Novjorka kaj Novĵerzeja kampanjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Novjorka kaj Novĵerzeja kampanjo konsistis el serio de bataloj por la kontrolo de Novjorkio kaj la ŝtato de Novĵerzejo en la Usona Revolucia Milito inter britaj militfortoj sub estreco de la generalo Siro William Howe kaj tiuj de la Kontinenta Armeo sub estreco de la generalo George Washington en 1776 kaj la vintraj monatoj de 1777. Howe estis sukcesa je tenado de Washington for de Novjorko, sed troetendis sian atingon en Novĵerzejon, kaj finis la aktiva kampanja sezono en Januaro de 1777 kun nur kelkaj lokoj ĉe la urbo. La britoj tenis la Novjorkan Havenon por la resto de la milito, uzante ĝin kiel bazo por ekspedicij kontraŭ aliaj celoj.

Surteriĝinta sur Staten-Insulo la 3an de Julio, 1776, Howe kunigis armeon komponita de elementoj kiuj estis retiriĝintaj el Bostono en Marto sekve de malsukceso por teni tiun urbon, kombine kun aldonaj britaj trupoj, same kiel trupoj el Hesio dungitaj el diversaj germanaj princlandoj. Washington havis novangliajn soldatojn kaj reĝimentojn el ŝtatoj tiom for sude kiom ĝis Virginio. Surteriĝinta sur Longinsulo en Aŭgusto, Howe venkis super Washington en la plej granda batalo de la milito, sed la Kontinenta Armeo kapablis retiriĝi al Manhatano ŝirme danke al malhelo kaj al nebulo. Washington suferis seriojn de malvenkojn en Manhatano, kun la escepto de venko ĉe Harlem Heights, sed li estis tamen forigita norden al White Plains, Novjorkio. Je tiu punkto Howe revenis al Manhatano kapti fortojn kiujn Washington estis lasinta en la nordo de tiu insulo.

Washington kaj multo de lia armeo trapasis la riveron Hudson River al Novĵerzejo, kaj retiriĝis la tutan vojon trans la rivero Delavaro en Pensilvanion, malgrandigante pro fino de enlistigaj periodoj, dizertoj, kaj malalta spirit-forto. Howe sendis siajn trupojn al vintrejoj en Decembro, establante ĉenon de trapostenoj el Novjorko al Burlington, Novĵerzejo. Washington, per terura stimulo al la usona spirit-forto, lanĉis sukcesan atakon kontraŭ la roton de Trenton post la trapaso de la frosta Delavaro, devigante Howe retiri sian ĉenon de trapostenoj reen al New Brunswick kaj al la marbordo ĉe Novjorko, dum Washington establis siajn vintran kampadejon ĉe Morristown. Dum la restantaj vintraj monatoj, ambaŭ flankoj skirmis ofte dum la britoj serĉis furaĝon kaj provizioj.

Britio retenis kontrolon de Novjorko kaj de kelko el la najbaraj teritorioji ĝis la milito finis en 1783, uzante ĝin kiel bazo por operacioj aliloke en Nordameriko. En 1777, Generalo Howe lanĉis kampanjon kontraŭ Filadelfio, lasante Generalon Sir Henry Clinton estre de la novjorka areo, dum Generalo John Burgoyne faris klopodon por kontroli la valon de la rivero Hudson el Kebeko kio malsukcesis ĉe Saratoga. Norda Novĵerzejo estis scenejo de skirmado inter la kontraŭantaj fortoj dum la resto de la milito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2011-02-23 per la retarkivo Wayback Machine

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]