Nuntempa Urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nuntempa Urbo, aŭ en franca Ville Contemporaine [vil kɔ̃tɑ̃pɔʁɛn], estis nerealigita utopia planita komunumo intencita por loĝigi tri milionojn da personoj dezajnita de la Franc-Svisa arkitekto Le Corbusier en 1922.

En tiu modela urbo ties loĝantoj loĝus kaj laborus en grupo de identaj sesdek-etaĝaj altaj apartamentejoj ĉirkaŭataj de pli malaltaj zigzagaj apartamentaj blokoj kaj granda parko.

La centra peco de tiu plano estis tiu grupo de sesdek-etaĝaj altaj krucformaj nuboskrapuloj konstruitaj el ŝtalaj kadroj kaj enkadrigitaj en kurtenaj vitraj muroj. Tiuj nuboskrapuloj estus hejmoj kaj de oficejoj kaj de apartamentoj por la plej riĉaj loĝantoj.

Centre de tiu planita urbo estus transporta kerno kiu estus hejmo por busoj kaj trajnoj same kiel por ŝoseaj interkruciĝejoj kaj pinte flughaveno.

Le Corbusier apartigis la vojojn por perpieda cirkulado el la ŝoseoj, kaj glorigis la uzon de la aŭtomobilo kiel transportrimedo. Forirante el la centraj nuboskrapuloj, estus pli malgrandaj mult-etaĝaj zigzagaj blokoj en verda spaco kaj pli for estus la loĝejoj por la proletaraj laboristoj.