Nuri al-Maliki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuri al-Maliki

Nuri al-Maliki (longtempe Ĝaŭad al-Maliki, naskiĝis la 20-an de junio 1950) estas iraka politikisto kaj vicprezidanto de la Islama Daŭa-Partio.

En aprilo de 2006 li estis elektita al nova ĉefministro de Irako. La 22-an de aprilo petis lin la iraka prezidento Ĝalal Talabani establi la novan registaron, kiu devas adiaŭi la provizoran registaron de Ibrahim al-Ĝafari. Al-Maliki laboris tie kiel gvidanta konsilisto.

En aprilo de 2006, Ĝaŭad Al-Maliki decidis ŝanĝi sian nomon al Nuri Kamel, ricevita ĉe naskiĝo. Tiel lia nomo iĝis Nuri Kamel al-Maliki.