Nándor Tomanek
Aspekto
Nándor Tomanek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1922 en Pécs |
Morto | 4-an de aŭgusto 1988 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1951) |
Familio | |
Infano | Gábor Tomanek |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Nándor Tomanek (hungare Tomanek Nándor) estis hungara aktoro.
Nándor Tomanek naskiĝis la 8-an de septembro 1922 en Pécs - mortis la 4-an de aŭgusto 1988 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nándor Tomanek frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1947-1951 en Budapeŝto, sed pli frue li laboris en Pécs. Li komencis sian aktoran karieron en koruso de Nacia Teatro (Pécs). Ekde 1962 li roladis en Budapeŝto. Lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. Li ricevis premiojn en 1966, 1972, 1973 kaj en 1977.
Liaj roloj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 37 kinejaj filmoj inter 1961-1978, ekzemple Malvarmaj tagoj, 1966
- 26 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj), ekzemple Fáklyaláng (Torĉoflamo) 1963; Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post unu horo), 1970; Petőfi, 1977
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Ŝekspiro: Reĝo Lear - Alban; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - grafo Guiche; Imre Kálmán: A csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo) - Kerekes; Ferenc Lehár: Luxemburg grófja (Grafo de Luksemburgio) - Lord Lanchester; Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava) - Bagó; Imre Madách: Az ember tragédiája (Tragedio de l' homo) - anĝelo Rafael