Observatorio Los Molinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Los Molinos
Observatorio
Observatorio Los Molinos
Oficiala nomo: Observatorio Astronómico
Los Molinos
Kromnomo: OALM
Lando Urugvajo Urugvajo
Municipo Montevideo
Supermara alteco 85 m s. m.
Koordinatoj 34° 45′ 19″ S 56° 11′ 25″ U / 34.75528 °S, 56.19028 °U / -34.75528; -56.19028 (mapo)
Estiĝo 1994
Posedanto Ministrejo pri Eduko kaj Kulturo
Universitato de la Respubliko
Situo de la observatorio en Urugvajo
Situo de la observatorio en Urugvajo
Situo de la observatorio en Urugvajo
Vikimedia Komunejo: Observatorio Astronómico Los Molinos
Retpaĝo: https://www.oalm.gub.uy/
Oficiala logotipo de OALM

La Observatorio Los Molinos (OALM) estas astronomia observatorio norde de Montevideo, Urugvajo. Ĝia poŝta adreso estas :Camino de los Molinos 5769, Cuchilla Pereyra, Montevideo. Ĝia MPC kodo estas 844.[1]

La OALM, kiu dependas de la Direkcio pri Scienca kaj Teknologia Novigo de la Ministrejo pri Eduko kaj Kulturo de Urugvajo, entenas kvar observatoriojn, du el ili estas daŭre administrataj de studentoj kaj astronomoj funkciuloj de la OALM, ambaŭ aliaj de la Asociación de Aficionados a la Astronomía,[2] , civila asocio de amatoraj astronomoj. Plej granda parto de la instrumentaro havebla en la observatorio estis akirita dank'al la Programo de Disvolvo de la Bazaj Sciencoj (PEDEClBA) kaj estas uzita por diversaj observaj programoj, el kiuj multaj estas farataj en kunlaboro kun astronomoj de la Departemento de Astronomio de la Universitato de la Respubliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La observatorio estis inaŭgurita en 1994 kun teleskopo Broadhurst Clarkson & Fuller de 35 cm.[3] Tiu teleskopo estis uzita de la komenco por esploroj pri malgrandaj korpoj de la sunsistemo. La sekvanta estis teleskopo MEADE de 25 cm, kiu apartenas al la Sociedad Astronómica Octante.[4] En 2002, dank'al fonduso de la Universitato, nova teleskopo Centurion 18 estis instalita, uzita por malkovri novajn kelkopajn asteroidojn. En 2004, la Asociación de Aficionados a la Astronomía inaŭguris sian observatorion, kiu enhavas neŭtonan teleskopon de 35 cm, tute konstruita en la departemento Colonia. Finfine, en 2009, dank'al fonduso de la Universitato de la Respubliko, la observatorio aĉetis teleskopon de 30 cm kun portebla kupolo por fari observojn malproksime de la observatorio, kiel de stelaj kaŝadoj far'de asteroidoj.

Popularigo[redakti | redakti fonton]

OALM en la 26-a Nacia Festo de la Sciencaj Kluboj en la Feria Parko UTE-ANTEL, departemento Lavalleja, Urugvajo, 19-a de oktobro 2012

Grava funkcio de la observatorio estas la astronomia kaj scienca popularigo, ĉefe por la junuloj. Tiucele, la observatorio malfermas siajn pordojn al la publiko kaj akompanas aliajn aktivojn je nacia nivelo. Kelkaj el tiuj aktivoj estas :

  • Vizito de la ĝardenoj,
  • Lekcioj ĉe publikaj kaj privataj lernejoj,
  • Grupoj de UTU (Universidad del Trabajo del Uruguay : Urugvaja Universitato de la Laboro) en kurso de optiko,
  • Gvidado kaj konsiloj al sciencaj kluboj,
  • Tagoj de kultura heredaĵo,
  • Semajno de la sciencoj kaj teknologio,
  • Muzeoj dum nokto,
  • Ĉiumonata ĝenerala vizito por la publiko.

Esploro[redakti | redakti fonton]

La Observatorio Los Molinos centras sian laboron de esploro en kvar fakoj :

De 2007 OALM partoprenis al diversaj kampanjoj de obsevado de stelaj kaŝadoj far'de transneptunaj objektoj. Tiuj ampleksaj kampanjoj premesis senpere determini la formon kaj la grandon de tiuj objektoj sendepende de la matematikaj modeloj.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Minor Planet Center kreditas la Astronomia Observatorio Los Molinos de la malkovro de du numerotitaj asteroidoj en 2002 .[6]

  Asteroidoj malkovritaj : 2
68853 Vaimaca 19-a de aprilo 2002
73342 Guyunusa 4-a de majo 2002

En 2011 du variantajn stelojn estis malkovritaj elde la Observatorio Los Molinos : VSX J034330.8-442815[7] kaj V0512 Gem.[8]

La asteroido 10476 Los Molinos, malkovrita en 1981 de la usona astronomo Schelte J. Bus estis nomita en honoro de la observatorio.[9]

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa scienca kontribuo de OALM estas astrometrio de malgrandaj korpoj (asteroidoj kaj kometoj) kiuj estas raportataj al la Minor Planet Center. La astrometrioj de konataj objektoj ĝenerale utilas por aŭtomate ĝisdati la orbitajn datumojn pri tiuj malgrandaj korpoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatorio Astronómico Los Molinos en la hispana Vikipedio.