Observatorio de La Plata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio de La Plata
steloobservatorio
Lando Argentino vd
Situo Partio La Plata
Adreso Paseo del Bosque s/n
Situo
Geografia situo 34° 54′ 30″ S, 57° 55′ 54″ U (mapo)-34.90833-57.93167Koordinatoj: 34° 54′ 30″ S, 57° 55′ 54″ U (mapo)
Observatorio de La Plata (Bonaero)
Observatorio de La Plata (Bonaero)
DEC
Observatorio de La Plata
Observatorio de La Plata
Situo de Observatorio de La Plata
Map
Observatorio de La Plata
Parto de Faculty of Astronomical and Geophysical Sciences UNLP vd
Retejo https://turismo.laplata.gob.ar/portfolio/observatorio-astronomico/
vdr

La Observatorio de La Plata (hispane Observatorio Astronómico de La Plata) estas observatorio situanta en la urbo La Plata, ĉefurbo de la Bonaera Provinco en Argentino (34° 54′ 30″ Sudo 57° 55′ 54″ Okcidento / 34.90833 °S, 57.93167 °U / -34.90833; -57.93167 (mapo)).

La Plata estas planita urbo, tio estas nova urbo kreita en neloĝata loko pro politika decido. Necesis krei novan ĉefurbon por la provinco, kiam Buenos Aires iĝis federa ĉefurbo de Argentinio. Per dekreto de la 7-a de majo 1881, Dardo Rocha, fondinto de la urbo, komandis la planadon kaj la budĝeton de diversaj publikaj konstruaĵoj, inter kiuj la observatorio.

Ĝi ekkonstruiĝis en novembro 1883, unu jaron post ke la Bonaera Provinco estis aĉetinta astronomiajn instrumentojn senditajn elde la observatorio de Parizo en la urbon Bragado por la observo de la pasado de Venuso.

La unua direktoro estis Francisco Beuf[1], franca mararmea leŭtenanto kaj direktoro de la Mararmea Observatorio de Toulon.

Miguel Itzigsohn estis ĝia direktoro de 1955 al 1972.

En majo 1997 malfermiĝis muzeo, kie estas videbla plejparto el la instrumentoj, kiujn la observatorio akiris en la komenco de la 20-a jarcento.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]