Observatorio de Monte Agliale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio de Monte Agliale
Observatorio
Oficiala nomo: Osservatorio astronomico di Monte Agliale
Lando Italio Italio
Municipo Borgo a Mozzano
Supermara alteco 750 m s. m.
Koordinatoj 43° 59′ 43″ N 10° 30′ 54″ O / 43.99528 °N, 10.51500 °O / 43.99528; 10.51500 (mapo)
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Retpaĝo: http://www.oama.it/

La Observatorio de Monto Agliale estas publika observatorio konstruita en la vilaĝo Cune de la komunumo Borgo a Mozzano sur la monteto Monte Agliale je alto de ĉirkaŭ 750 metroj.

Ĝi estas fondita en 1997 far'de grupo da amatoraj astronomoj, notinde Sauro Donati, kaj dank'al la kontribuo de la komunumo Borgo a Mozzano kaj de la Monta Komunumo de la Meza Valo de Serchio (Comunità Montana della Media Valle del Serchio).

Ĝia MPC kodo estas 159[1].

La ĉefa instrumento estas teleskopo de 51 cm de diametro. La konstruaĵo, kiu ŝirmas ĝin, konsistiĝas el ĉambro kun glitanta tegmento kaj alia ĉambro por la instrumentaro. Apud ĉi-tio estas dua konstruaĵo por konferencoj kaj kunvenoj. La instalaĵo apartenas al la GRA (Gruppo Ricerche Astronomiche) dum la administrado de la strukturo estas konfidita al komitato formita de reprezentantoj de la komunumo de Borgo kaj Mozzano. Pluraj asteroidoj kaj supernovaoj estis malkovritaj elde la observatorio, kiu ankaŭ plenumas analizon kaj observadon de kometoj.

La observatorio estas senpage malfermita al la publiko po du foje ĉiuj monatoj : la unua kaj tria vendredo de ĉiu monato ekde 21 h. 30

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]