Observatorio de Prescott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 34°30′46″N 112°29′26″W  /  34.51278°N, 112.49056°U / 34.51278; -112.49056 (Observatorio de Prescott)
Observatorio de Prescott
Observatorio
Oficiala nomo: Prescott Observatory
Lando Usono Usono
Municipo Prescott (Arizono)
Supermara alteco 1 794 m s. m.
Koordinatoj 34°30′46″N 112°29′26″W  /  34.51278°N, 112.49056°U / 34.51278; -112.49056 (Observatorio de Prescott)
Estiĝo 1994
Situo de la observatorio en Usono
ButtonRed.svg
Situo de la observatorio en Usono
Retpaĝo: http://prescottobservatory.org/

La Observatorio de Prescott estas astronomia observatorio fondita en 1994 en Prescott (Arizono, Usono) far'de la italdevena usona amatora astronomo Paul G. Comba (19262017), kiu uzis ĝin de 1995 ĝis 2001. En 2011 ĝi estis aĉetita de Matt Francis,[1] kiu ekde tiam mastrumas kaj funkciigas ĝin. Ĝia MPC kodo estas 684.[2].

Ĝiaj ĉefaj instrumentoj estas du teleskopoj : unu de 18 coloj (45 cm) kaj alia de 10 coloj (25 cm). Krome, suna teleskopo Lunt 152 kaj "nano-laboratorio" kun skana elektrona mikroskopo estis tie instalitaj.

La Observatorio de Prescott plenumas kaj observojn pri asteroidoj, kaj agadojn de scienca popularigo por lernantoj kaj studentoj. Ĝi estas aktiva kontribuanto de la interreta organizo SLOOH, kiu estas unuaranga interret-elsenda realtempa organizo pri ĉielaj eventoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Matt Francis, el la paĝaro de Lowell Observatory (angle)
  2. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]