Observatorio en Prescott
Observatorio en Prescott | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: Prescott Observatory | |
Lando | ![]() |
---|---|
Municipo | Prescott (Arizono) |
Supermara alteco | 1 794 m s. m. |
Koordinatoj | 34° 30′ 46″ N 112° 29′ 26″ U / 34.51278 °N, 112.49056 °U (mapo) |
Estiĝo | 1994 |
Retpaĝo: http://prescottobservatory.org/ | |
La Observatorio en Prescott estas astronomia observatorio fondita en 1994 en Prescott (Arizono, Usono) fare de la italdevena usona amatora astronomo Paul G. Comba (1926 – 2017), kiu uzis ĝin private inter 1995 kaj 2001. En 2011 ĝin aĉetis Matt Francis,[1] kiu ekde tiam mastrumas kaj funkciigas ĝin. Ĝia MPC kodo estas 684.[2].
Ĝiaj ĉefaj instrumentoj estas du teleskopoj: unu 18-cola (45 cm) kaj la alia 10-cola (25 cm). Krome, tie estis instalitaj suna teleskopo Lunt 152 kaj "nano-laboratorio" kun skana elektrona mikroskopo.
La Observatorio en Prescott plenumas kaj observojn pri asteroidoj, kaj agadojn de scienca popularigo por lernantoj kaj studentoj. Ĝi estas aktiva kontribuanto de la interreta organizaĵo SLOOH, kiu estas unuaranga interret-elsenda realtempa organizaĵo pri ĉielaj eventoj.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Matt Francis, el la paĝaro de Lowell Observatory[rompita ligilo] (angle)
- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Prescott Observatory, el la paĝaro de PlaneWave Instruments
- angle "Komunuma Observatorio" permesas, ke ĉiuj kontribuu al astronomio, el Daily Courier
- hispane Prescott Observatorio, turismaj informoj Arkivigite je 2017-10-26 per la retarkivo Wayback Machine