Ocumare de la Costa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfeto Kata
Strando La Punta norde de Ocumare de la Costa.
Preĝejo Sankta Sebastiano

Ocumare de la Costa [okuMAre] estas marborda urbeto en la norda pinto de la subŝtato Aragua, Venezuelo, kaj ĉefurbo de la municipo Ocumare de la Costa de Oro. Ocumare estas situanta ĉe la deklivaro de la Marborda Montaro, kio havigas la naturajn elementojn proprajn de la marborda zono de la Nacia Parko Henri Pittier. Krom la kultivo de kakao, la fiŝkaptado el maro estas aktuale la dua ekonomia vivresurso por la komunumo.

Ocumare de la Costa troviĝas ĉe 43 kilometroj de la urbo Marakajo kaj havas ĉirkaŭ 13.043 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 6-a de julio 1816 Simón Bolívar elŝipiĝis ĉe Ocumare de la Costa devena el Haitio kaj setligis ĉe la marbodo sian stabanejon provizore. Tiam la Libertador proklamis sian faman abolon de la sklaveco[1][2] kaj deklaris nuligita la Dekreton por Milito je Morto per kiu ekis la Milito por Sendependigo de Venezuelo.

10° 29′ 10″ N 67° 46′ 21″ O / 10.48611 °N, 67.77250 °O / 10.48611; 67.77250 (mapo)Koordinatoj: 10° 29′ 10″ N 67° 46′ 21″ O / 10.48611 °N, 67.77250 °O / 10.48611; 67.77250 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.simon-bolivar.org/Principal/bolivar/sb_y_la_abolicion_de_la_esclavitud.htm Arkivigite je 2009-05-18 per la retarkivo Wayback Machine Bolívar y La Abolición de la Esclavitud en Venezuela: 1810 - 1830, alirita la 5an de novembro de 2009, José Marcial Ramos Guedez (Simon-Bolivar.org), marto de 2009.
  2. http://www.jstor.org/pss/20140008 Simón Bolívar y la abolición de la esclavitud en Venezuela 1810-1830. Problemas y frustración de una causa., alirita la 5an de novembro de 2009, José Marcial Ramos Guédez (Revista de Historia de América), 1999.}