Odo de Bayeux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Odo de Bayeux
Episkopo de Bayeux
Persona informo
Naskiĝo inter 1032 kaj 1037
en Normandio
Morto 1097
en Palermo
Tombo Katedralo de Palermo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Duklando NormandioReĝlando Anglio vd
Familio
Patro Herluin de Conteville vd
Patrino Herleva vd
Gefratoj Vilhelmo la 1-a • Robert, Count of Mortain vd
Infanoj Jean de Bayeux vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Bayeux
Dum 1049–1097
Grafo de Kent
Dum 1066–1088
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Odo, maldekstre

Odo de BayeuxOdo de Conteville (foje oni trovas ankaŭ la formojn OdonEudes) (naskiĝis inter 1032 kaj 1037 en Normandio; mortis en 1097) estis duonfrato de Vilhelmo la Konkerinto.

Lia patro, Helluin de Conteville estis modesta sinjoro normana, al kiu la duko de Normandio Roberto donis sian konkubinon, Herleva de Falaise, kiel edzinon.

Odo estis nomumita de Vilhelmo la Konkerinto ekde 1049 kaj malgraŭ sia juna aĝo, episkopo de Bayeux. Li estis pli batalema kaj ĉasema ol religia kaj batalis dum la Batalo de Hastings en 1066. Li iĝis grafo de Kent kaj estis nomumita por estri Normandion dum la malĉeesto de Vilhelmo. Pro nekonataj kialoj (eble pro politikaj ambicioj por la papa trono), li estis malliberigita de Vilhelmo en 1082 kaj liberigita nur iom antaŭ ties morto en 1087.

Komence de la regado de Vilhelmo la 2-a, li ribelis kontraŭ la reĝo kaj perdis ĉiujn siajn anglajn posedaĵojn. Li mortis kaj estis entombigita en Palermo (Sicilio) en 1097, kiam li akompanis sian nevon al la 1-a Krucmilito.

Li estis (eble) la mendinto de la fama Tapiŝo de Bayeux.