Ogro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ogro Ilustraĵo de Gustave Doré de 1867

Ogro, en legendoj kaj rakontoj, estas monstra homo kiu nutras sin per la karno de infanoj. En iuj rakontoj la ogroj estas nomataj "Lupohomo" kvankam ili neniel rilatas kun likantropoj.

Etimologio

La vorto venus de la verko de la itala poemisto Giambattista Basile (1575 - 1632), derivata de Orko, romia dio de la Infero, sed oni ankaŭ trovas tiun vorton en Orlando furioso - 1516, verko de itala poemisto Ludovico Ariosto, ankaŭ jam de Chrétien de Troyes (1160 - 1172).

Oni plej antikve trovas tre similan anglosaksan vorton orceanas[1] (pron. [orkeanas]) en Beowulf, poemo verkita en la 10-a jarcento, eble eĉ pli frue), Beowulf, l. 112: "eotenas ond ylfe ond orcneas" (gigantoj, elfoj kaj orkeanoj).

La vorto iĝas pli populara en la verkoj de Charles Perrault (1628 - 1703) kaj de Marie-Catherine d'Aulnoy (1650 - 1705).

Folkloro kaj mitoj

En plejparto el la rakontoj ogroj estas grandaj, fortaj, stultaj kaj malicaj.

Tamen iuj ogroj estas riĉaj kaj potencaj, kaj havas magiajn povojn aŭ magiajn objektojn. En La malgranda Fingreto la botojn de la ogro permesas salti sep mejlojn. La ogro en La Majstro Kato[2] povas ŝanĝiĝi al ia ajn besto. La ogrino en La Belulino dormanta en Arbaro estas reĝedzino. (la reĝo edziĝis kun ŝi pro ŝia riĉeco).

Simboleco

Por la disĉiploj de Sigmund Freud la ogro estas la koŝmara bildo de la patro, memorigante la helenan Kronos.

En sia verko "The Uses of Enchantment: The Meaning and Importance of Fairy Tales" ("la uzoj de prisorĉo: la signifo kaj graveco de fabeloj"), Bruno Bettelheim opinias, ke la ogro estas la timigo al infanoj, kiuj havas impulson meti ĉion en sian buŝon. (La buŝa stadio de Freud) estas montrita, kiel detruiva impulso, kiu devas esti venkita: tio, kio montras la venkon kontraŭ la ogro.

Notoj kaj referencoj

  1. De tiu vorto J. R. R. Tolkien faros la vorton "Ork".
  2. Aŭ la Kato piedvestita per botoj.

Eksteraj ligiloj