Ojáncanu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ojáncano)
Ojáncanu
Informoj
vdr

Ojáncanu[1] (kantabre, [ohAnkanu]) aŭ ojáncano (hispane, [oĥAnkano]) estas malica kaj monstra ciklopo en la kantabra mitologio.

Ojáncanu estas la plej populara estaĵo en la kantabra mitaro.[2] Ĝi estas simbolo de malbono, kruelo kaj brutaleco. Ili estas sovaĝaj, ferocaj kaj venĝemaj kaj vivas en la profundaj kaj malhelaj grotoj de malfacile alireblaj montoj. La enirejo de iliaj grotoj estas kovrita de arbustotufo kaj ŝtonegoj. Ojáncanu estas virseksulo kaj ĝia edzino estas in-seksa ojáncana. Ilia kontraŭulo estas anjana, bonfarema feino en la kantabra mitaro, kiun ili timas.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ojáncanu estas giganta kaj homo-forma ciklopo kun voĉo tiel basa kaj profunda kiel tondro. Ties korpo estas kovrita de aspra kaj ruĝeca hararo, kaj ĝi havas har-abundan barbon. En ĝia barbo kreskas ununura blanka haro, kiu estas ties sola febla punkto en korpo. Se oni blindigas ties ununuran okulon kaj poste deŝiras tiun blankan barbo-haron, ĝi mortas:

Citaĵo
 Ojalá te quedes ciegu,
ojáncanu malnacíu,
pa arrancarte el pelo blancu
y te mueras maldecíu. 
  Espereble vi blindiĝu,
fia ojáncanu,
por, ke mi deŝiru vian blankan haron
kaj vi mortu malbene. 
— Folklora proverbo.

Edzino de ojáncanu estas ojáncanajuáncana. Ĝi estas eĉ pli perversa pro tio, ke ĝi ofte atakas infanojn perdiĝintajn en arbaro. Ĝi havas samajn trajtojn al estaĵo lamia, de apuda Eŭskio. Ĝi havas du okulojn kaj longajn mamojn, kiujn ĝi metas sur-ŝulde dum kurado. Ĝi ne havas barbon, sed tre longan malhelan hararon. El buŝo elstaras grandaj kaj difektaj dentoj.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Laŭ folkloro, ili timas vespertojn kaj strigojn. Se tuŝite de vesperto, ojáncanu mortas escepte, ke ĝi havigas al si verdan folion de avel-arbo ŝmiritan per sango de vulpo. Ojáncanu nutras sin per kverkonuksoj, folioj de ilekso kaj spadikoj de maizo, kiujn ĝi ŝtelas. Ĝi ankaŭ manĝas vulturojn kaj birdojn kiel hirundojn, foliojn el blanka moruso, kaj ofte kaŝe forkaptas trutojn kaj angilojn de fiŝkaptistoj.

Laŭ kantabra mitologio, ili faras diversajn malbonfarojn: faligi arbojn, ŝtopi akvo-fontojn, ŝteli ŝafinojn, forrabi junajn paŝtistinojn, malkonstrui pontojn, mortigi kokinojn kaj bovinojn, estigi ravinojn, meti ŝtonegojn sur vojojn kaj montajn paŝto-kampojn, rompi tegolojn, ŝteli religiajn figurojn el preĝejoj kaj difekti hokojn de bovinoj. Plie, ili instigas homojn al rankoro, orgojlo, envio kaj ŝtelemo. Per sankta akvo oni protektas bebojn kontraŭ forrabo.

Reproduktado inter virseksulo kaj inulo estas tre eksterordinara ĉar ne ekzistas nasko tra patrina vagino. Kiam ojáncanu estas maljuna, ties samuloj mortigas ĝin, tranĉe malfermas ĝian ventron por manĝi enaĵojn kaj poste subeterigas la kadavron sub taksuson (tiu ĉi arbo aperas ofte en la kantabra mitaro). Post naŭ monatoj, el la subterigita kadavro naskas grandaj kaj gluaĉaj vermoj (laŭdire, odoraj je putra karno). Dum tri jaroj ojáncana flegas ilin per aldono de sango verŝanta el siaj mamoj. Poste vermoj iĝas novaj kreskuloj.

Paralele ekzistas rakontoj pri bonfaremaj versioj de ojáncanu, sed tia naskas nur unu en unu jarcento. Tian ojáncanu oni eĉ povas karesi, kaj ĝi helpe avertas al homoj pri alveno de ties malbonaj samuloj.

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Llano Merino, Manuel. (1982) Mitos y leyendas de Cantabria, 1ª (kantabra kaj hispana). Santander: Lázaro Sáinz, p. 138–140. ISBN 84-300-6497-4.
  2. Ekzistas similaj estaĵoj al ojáncanu aŭ ojáncana en aliaj mitaroj, kiel en Ekstremaduro, kie eĉ similas nomoj (jáncanu, pelujáncanu kaj jáncana [1] Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine, [2] Arkivigite je 2007-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, [3] Arkivigite je 2008-12-21 per la retarkivo Wayback Machine,[4]), aŭ en la eŭska mitologio (tartalotorto), interalie.