Okulkuracado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Optika refraktilo dum uzo.

Okulkuracado, aŭ oftalmologio, estas la branĉo de medicino kiu okupiĝas pri la malsanoj de la okulo kaj ilia flegado. Kiel studfako ĝi aplikiĝas ne nur al la okuloj de homoj, sed ankaŭ de bestoj.

La vorto oftalmologio venas de la greka ophthalmos, kiu signifas okulon, kaj logos, signifante vorton; "oftalmologio", libere tradukita, signifas do "la scienco de la okuloj".

Ĉar okulistoj (aŭ okulkuracistoj) faras agojn rilate la okuloj, ili ĝenerale estas ĥirurgoj.

Okulkuracisto ĝenerale klopodas kuraci pacientojn pere de okulvitroj aŭ ankaŭ per operacioj dum kiuj li uzas la tranĉilon. Nuntempe oni ofte uzas laserojn por operacii la okulojn.

Literaturo en Esperanto

Vidu ankaŭ