Lernolibro pri oftalmologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lernolibro pri oftalmologio
Lernolibro pri oftalmologio
Aŭtoro Seiiĉi Kato
Eldonjaro 1994
Urbo Buchholz in der Nordheide, Germanio (3-a eldono, 1994)
Eldoninto MZ-Verlag
Paĝoj 126
ISBN 3892400881
v  d  r
Information icon.svg

Lernolibro pri oftalmologio estas originale esperante verkita libro de d-ro Seiiĉi Kato (誠一加藤, ankaŭ latinliterigita Seiichi Katō), el Japanio, eldonita unuan fojon en 1959 duan fojon en 1963[1]. D-ro André Albault reviziis tiujn unuajn du eldonojn. La nun plej nova, 3-a reeldono publikiĝis en 1994 Buchholz in der Nordheide, Germanio.

La verko estas enkonduko en la okulsciencon, kun ĝisdatigaj piednotoj. Krom anatomiaj priskriboj, ĝi enhavas enkondukon al okulmalsanoj kaj ĝia terapio.

ELNA, la landa asocio de UEA en Usono, pri la libro resumas anglalingve: More than a simple anatomical description of the eye, this book presents insights for diagnosis and therapy for many types of illness and trauma.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]