Olkadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olkadoj kiel C14 sudoriente de la verda areo

La Olkadoj estis tribo supozeble keltiberaibera, situanta en la teritorioj kie nun estas la provinco Kvenko, kvankam ties loko starigis diversajn hipotezojn. Ili havais kiel najbarojn la povajn karpetanojn okcidente, la arevakojn (situantaj en la teritorioj de la aktuala provinco Gvadalaĥaro) norde, la oretanojn sude, kaj la edetanojn oriente. Okupis la krutajn terojn sude de la Iberia Montaro kaj de la baseno de la rivero Júcar al la sudo de la montaro de Kvenko, jam apartenanta al la keltiberoj, inter la marbordaj ebenaĵoj loĝataj de edetanoj kaj tiuj intermaj de karpetanoj. La arkeologiaj kŭejoj (Iniesta, Barchín del Hoyo, Manchuela kvenka) indikas, ke la tuta teritorio manĉa sude de la Kvanka Montaro estis de ibera kulturo kio situas la Olkadojn ene de la medio de la ibera mondo aŭ oni situu ĝin pli norde, jam en centro de la montaro. Pro ties kontaktoj kun la keltiberoj pro najbareco, plej verŝajne ili suferis ian tipon de kultura influo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]