Saltu al enhavo

Iberoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Keltiberoj)
Iberoj
historia etno
Pre-Indo-European
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
La Dama de Elche (hispane) aŭ Dama d'Elx (katalune, skulptita de la iberoj

La Iberoj estis grupo de triboj respektive popoloj, kiu jam dum antikvaj tempoj loĝis en Iberio, la sudokcidenta duoninsulo de Eŭropo, dum kelka tempo ankaŭ en regionoj ekster ĝi. La Iberoj jam setliĝis en Iberio, antaŭ ol la hindoeŭropanoj enmigris en Eŭropon.

Historia fonto

[redakti | redakti fonton]

La romia historiisto Marcus Terentius Varro (citita de Plinio la pli maljuna) raportis, ke en Hispanio eksetliĝis sinsekve unue la iberoj, poste la persoj, fenicianoj, keltoj kaj kartaganoj.

rekonstruitaj lingvozonoj ĉirkaŭ la jaro 200 a.K.[1] Arkivigite je 2011-02-26 per la retarkivo Wayback Machine.

La fenicianoj ĉirkaŭ la jaro 1100 a.K. starigis sian unuan kolonion sur la ibera duoninsulo (Gadir, Gades, moderne Cádiz, en Esperanto Kadizo). Mallonge poste, do dum la 11-a jarcento, la iberoj unuafoje historie aperis kaj la fenicianoj ekkontaktis kun ili. La iberoj unue vivis en socie fermitaj triboj, regis la prilaboron de metaloj inkluzive de bronzo kaj praktikis agrikulturon. En postaj jaroj la iberoj evoluigas pli kompleksan socion kun urbecaj setlejoj kaj diferencitaj sociaj tavoloj. Ekde la 9-a jarcento a.K. ili havas regulajn komercajn kontaktojn kun la fenicianoj kaj grekoj, kaj interalie negocis per la en Iberio ofta metalo arĝento. Tiu komerca periodo, kiu daŭris ĝis la 5-a jarcento a.K., estis kulmina periodo de la iberia kulturo. Pri ĝi atestas multaj arkeologiaj trovaĵoj.

Iberia kavaliro de Moixent, en Valencio

Oni diferencigas inter la ligurianoj kaj la faktaj iberoj. La unua grupo de triboj setlis en la oriento de la iberia duoninsulo kaj la sudo de Gaŭlio, kaj la dua grupo de triboj en la sudo kaj okcidento de al duoninsulo.

Eksteraj influoj

[redakti | redakti fonton]

Dum la 5. kaj 4-a jarcento a.K. keltoj forigis la ligurianojn kaj setlis en iliaj antaŭaj regionoj. La kelta kulturo sekve dominis en la nordo kaj okcidento de la duoninsulo, dum la iberoj tenis la sudon sub sia rego. La iberoj en la teritorio de la hodiaŭa ŝtato Hispanio parte tenis sian kulturan identecon kaj parte miskiĝis kun la keltoj - iĝante "keltiberoj". Kaj la iberoj kaj la keltiberoj plu intense komercis kun pluraj aliaj kulturoj de la Mediteranea Maro. Iberaj ceramikaĵoj troviĝis en Francio, en Italio kaj en norda Afriko. La kontaktoj kun la grekaj kolonioj de la okcidenta mediteraneo restis intensaj. Probable la iberoj transprenis kelkajn artajn teknikojn de la grekoj. Oni kredas, ke statuoj kiel la Dama de Elche (hispane) aŭ Dama d'Elx (katalune) kreis fare de iberiaj artistoj kun transkulture altnivela arta eduko.

Dum la tempo de la Punikaj Militoj la iberoj iĝis kunaktoroj de la internacia politiko. Inter la Dua kaj Tria Punika Milito ili dum mallonga tempo estis sub kontrolo de la Kartaganoj. Ambaŭ nacioj provizis militistojn por la armeo de Hanibalo. Post malvenko de Kartago ili estis premitaj de la Romia Imperio kaj finfine konkeriĝis. La sekva transpreno de la romia kulturo signis la finon de memstaraj iberiaj kulturo aŭ politiko.

Post la ekdisfalo de la Romia Imperio la epoko de la iberoj definitive finiĝis per la Vandaloj (406), la Visigotoj (415) kaj fine la Maŭroj (712).

La iberoj ne estis hindeŭropanoj kaj sekve havis lingvon ne similan al iu el la hindeŭropa lingvaro. La ibera lingvo ankoraŭ ne estas tute deĉifrita. Konserviĝas tekstoj de la lingvo eĉ en tri iberiaj skribsistemoj, du el ili duonsibalaroj kaj la alia alfabeta kun greka influo.

Estas granda debato inter specialistoj ĉu la ibera lingvo parencis al la nuna eŭska lingvo. La teorio kiu konsideras tion probabla estas nomata Eŭskiberismo, kaj havas apogon ankaŭ pro politikaj nuancoj, sed ĝis nun ne estis science pruvita.

La iberoj konsideriĝas inter la popoloj de Malnoveŭropo.

Iberia fera glavo („falcata“)

La termino Ibera arto referencas al la arta stilo propra de la iberoj, setlitaj en la Iberia duoninsulo. La plej bone konservitaj montroj estas la skulptaĵoj, faritaj el ŝtono kaj bronzo. La restaĵoj el ligno kaj bakita koto estas malabundaj, ĉar temas pri pli efemeraj materialoj. La plej bone konata aspekto de la iberia arto estas la figura skulptarto, kun malgrandaj statuetoj el bronzo, uzitaj kiel oferproponoj aŭ votaj oferaĵoj, kaj pli grandaj statuoj el ŝtono. Inter la statuoj el ŝtono, klasigeblaj laŭ ilia funebra aŭ religia celoj, troviĝas la Damo de Baza kaj la Damo de Elĉo (Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, en Madrido), kiuj prezentas riĉan ornamaĵon kaj kiuj utilis kiel funebra urno.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]