Olmos de Esgueva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olmos de Esgueva
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47173
Demografio
Loĝantaro 193  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 4° 31′ U (mapo)41.688333333333-4.5230555555556Koordinatoj: 41° 41′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 735 m [+]
Areo 24,8 km² (2 480 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Olmos de Esgueva (Provinco Valadolido)
Olmos de Esgueva (Provinco Valadolido)
DEC
Olmos de Esgueva
Olmos de Esgueva
Situo de Olmos de Esgueva
Olmos de Esgueva (Hispanio)
Olmos de Esgueva (Hispanio)
DEC
Olmos de Esgueva
Olmos de Esgueva
Situo de Olmos de Esgueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olmos de Esgueva [+]
vdr

Olmos de Esgueva [OLmos desGEba] estas municipo en la centra nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Olmos de Esgueva estas etimologie komprenebla kiel Ulmoj de Esgueva.

Olmos de Esgueva en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,8 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 185 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed stabiliĝis en la lastaj jardekoj pro relativa proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas 22 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo de la 17a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]