Olonec-karela lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olenec-karela
Parolata en: Respubliko Karelio, Rusio
Parolantaro: 30 000
Genetika
klasifiko:
Urala

 Finn-ugra
  Finn-samea
   Baltmara finna
    Karela
     Olonec-karela

Oficialeco
Oficiala lingvo en: nenie.
Lingvaj kodoj
ISO 639-1
ISO 639-2
ISO 639-3 olo
SIL OLO

Olonec-karela lingvo estas dialekto de la karela lingvo aŭ propra lingvo. La olonec-karela estas parolata en suda parto de respubliko Karelio, en distriktoj Olonec, Praĵa kaj Suojarvi. Pli frue parolantoj de olonec-karela vivis ankaŭ en Salmi, kiu apartenis al Finnlando ĝis la jaro 1940. La loĝantoj fuĝis al Finnlando kaj ilia lingvo grandparte miksiĝis kun la finna kaj malaperis. La olonec-karela estas la plej multe parolata formo de la karela lingvo. En la olonec-karela lingvo aperas gazeto Oma Mua (Propra lando).