Ombaja Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ombaja Markolo (indonezie Selat Ombai, portugale Estreito de Ombai, tetune Estreitu Ombai) estas internacia markolo en Sudorienta Azio. Ĝi apartigas la Aloran Arkipelagon disde la insuloj Vetaro, Ataŭro, kaj Timoro en la Malgrandaj Sundaj Insuloj. La markolo ankaŭ estas la okcidenta parto de paro da internaciaj markoloj, el kiuj la alia estas Vetara Markolo; la du markoloj kombinas por ligi la Pacifikon kun la Hinda Oceano.

La Ombaja markolo estas relative mallarĝa kaj profunda (3 250 m). Ĝi havas kompleksan kaj ekstreman batimetrio: nome game el mallarĝaj rifebenaĵoj (ofte de malpli ol 60 m larĝaj) parte kovritaj per algoj kaj koralo, ĝis 3 000 m profunde ene de 20 km el la marbordo.