Omo (mezurunuo)
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo. Por informoj pri aliaj signifoj de la trilitera kunmetaĵo, vidu la artikolon OMO.
La omo (simbolo: Ω, tio estas, la greka litero omego) estas la oficiala mezurunuo de elektra rezistanco laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj. La omo estis tiel nomita honore al la germana fizikisto Georg Ohm.
Unu omo estas difinita kiel la rezistanco inter du punktoj de konduktilo, ĉe kiuj tensio de unu volto estigas kurenton de unu ampero (memkompreninde, sen ĉeesto de ajna elektromova forco).[1]
La omo rilatas jene al la aliaj unuoj:
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj
[redakti | redakti fonton]Dekonaj unuoj | Dekoblaj unuoj | |||||
---|---|---|---|---|---|---|
Valoro | Simbolo | Nomo | Valoro | Simbolo | Nomo | |
10–1 Ω | dΩ | deciomo | 101 Ω | daΩ | dekaomo | |
10–2 Ω | cΩ | centiomo | 102 Ω | hΩ | hektoomo | |
10–3 Ω | mΩ | miliomo | 103 Ω | kΩ | kiloomo | |
10–6 Ω | µΩ | mikroomo | 106 Ω | MΩ | megaomo | |
10–9 Ω | nΩ | nanoomo | 109 Ω | GΩ | gigaomo | |
10–12 Ω | pΩ | pikoomo | 1012 Ω | TΩ | teraomo | |
10–15 Ω | fΩ | femtoomo | 1015 Ω | PΩ | petaomo | |
10–18 Ω | aΩ | atoomo | 1018 Ω | EΩ | eksaomo | |
10–21 Ω | zΩ | zeptoomo | 1021 Ω | ZΩ | zetaomo | |
10–24 Ω | yΩ | joktoomo | 1024 Ω | YΩ | jotaomo |
La nomoj de dekoblaj kaj dekonaj mezurunuoj de omo deriveblas per la kutimaj prefiksoj de SI.
La plej ofte uzataj el ili, en la fako de elektroniko, estas miliomo, kiloomo kaj megaomo.