Opština Gevgelija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Opština Gevgelija

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1480 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 22° 31′ O (mapo)41.1522.51Koordinatoj: 41° 9′ N, 22° 31′ O (mapo) [+]
Areo 485 km² (48 500 ha)
Situo de Opština Gevgelija
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gevgelija Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Opština Gevgelija ( Makedona: Општина Гевгелија ) estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. En la jaro 2002 estis 22988 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas urbo Gevgelija.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Opština Gevgelija
Opština Gevgelija

La komunumo havas areon de 485 km² kaj situas en la Sudorienta regiono laŭlonge de la dekstra bordo de la rivero Vardar. En la rivera valo, la alteco estas ĉirkaŭ 50 - 100 m. Okcidente ĝi tamen supreniras ĝis 2000 m.

Ĉe la orienta rando, paralele al la rivero, ĝi pasas tra la Aŭtovojo A1/E75 kaj ankaŭ la fervoja linio kondukanta al Grekujo (Grekio).

La komunumo konsistas el la urbo Gevgelija kaj 16 aliaj vilaĝoj, kiuj estas:

Bogorodica, Gabrovo, Davidovo, Kovanci, Konjsko, Mojin, Miletkovo, Miravci, Mrzenci, Negorci, Novo Konjsko, Petrovo, Prdejci, Sermenin, Smokvica, Huma.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Valandovo norde, Opština Bogdanci oriente, Opština Kavadarci okcidente kaj Opština Demir Kapija nordokcidente. En la sudo pasas la ŝtata limo kun Grekujo (Grekio).

Ĉirkaŭ Opština Gevgelija
Demir Kapija Valandovo
Kavadarci Opština Gevgelija Bogdanci
Grekujo (Grekio)

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 22988 homoj.

El la totala nombro, 22 258 estis makedonoj (96,82 %) kaj 367 Serboj (1,60 %) kaj aliaj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Гевгелија en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php

http://www.stat.gov.mk/pdf/kniga_13.pdf