Operaco Iĉi-Go

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plano de la operaco Ichi-Go

Operaco Ichi-Go (japane: 一号作戦, ichi-gō sakusen, „operaco numero 1“; ĉine: 豫湘桂會戰, 豫湘桂会战, Yù Xīang Guì Huìzhàn, batalo ĉe Henano-Hunano-Guanĝi) estis grandskala operaco de la japana imperia armeo en Ĉinujo en la jaro 1944.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La suboperacoj realiĝis en la provincoj Henano, Hunano kaj Guanĝi kaj celis krei surteran ligon inter la de japanoj okupita parto de Ĉinujo kaj la franca Hindoĉinujo kaj neniigi flughavenoj uzataj de la usona aerarmeo en suda Ĉinujo. En la japana oni nomas la operacon ankaŭ Tairiku Datsū Sakusen (大陸打通作戦), t.e. operaco por traigo de la kontinento.

Operacoj Ko-Go kaj To-Go[redakti | redakti fonton]

En la unua fazo, la operaco Ko-Go (コ号作戦, ko-go sakusen, aŭ 京漢作戦, keikan sakusen, t.e. operaco de la ĉina ĉefurbo), devis sekurigi la fervojon inter Pekino kaj Wuhan sur la teritorio de la provinco Henano en aprilo 1944 por malfermi provizadlinion al la dua fazo.

En la dua fazo, la operacoj To-Go (ト号作戦, to-go sakusen, aŭ 湘桂作戦, Shōkei sakusen, t.e. operaco Hunano-Guanĝi) 1, 2 kaj 3, devis venigi japanajn trupojn tra la provincoj Hunano kaj Guanĝi ĝis la landlimo de Hindoĉinujo kaj Hongkongo kaj neniigi usonajn flughavenojn.

Por tiuj operacoj, trupoj de la armeo de Guandong, aliaj trupoj el norda Ĉinujo kaj el Japanujo estis uzataj, entute 17 divizioj kun ĉ. 400.000 viroj. Tiel la operaco estis la plej granda de la japana armeo en la dua japana-ĉina milito.

Utilo de la operaco[redakti | redakti fonton]

Kvankam la taktikaj celoj de la operacoj estis pli-malpli atingitaj en decembro 1944, la operaco evidentiĝis kiel preskaŭ senvalora. Tiel Usono uzis la bazojn gajnitajn sur la Marianoj por aeratakoj kontraŭ Japanujo. Per aeratakoj kontraŭ la de japanoj okupitaj fervojlinioj en Ĉinujo Usono sukcesis grave ĝeni ilin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]