Operejo de Sidnejo
Operejo de Sidnejo | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
Situo | |||
Geografia situo | 33° 51′ 25″ S, 151° 12′ 54″ O (mapo)-33.857058151.214897Koordinatoj: 33° 51′ 25″ S, 151° 12′ 54″ O (mapo) | ||
| |||
Monda heredaĵo | |||
![]() | |||
Lando | ![]() | ||
Tipo | kultura heredaĵo | ||
Kriterioj | i | ||
Fonto | 166 | ||
Regiono** | Aŭstralio | ||
Geografia situo | 33° 51′ 25″ S, 151° 12′ 54″ O (mapo)-33.857058151.214897 | ||
Registra historio | |||
Registrado | 2007 (31-a sesio) | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||
La Operdomo de Sidnejo estas konstruaĵo por opero kaj alia muziko en Port Jackson, Sidnejo (Aŭstralio).
La plano por krei operdomon en Sidnejo ekestis en 1955. Oni kreis internacian konkurson por arkitektoj. La gajninta plano estis tiu de la dano Jørn Utzon, kiu kreis spektaklan konkopatronon.

La konstruado komence estis iom problema, sed finfine ĝi ja okazis. Utzon tamen en la daŭro de la konstuado rezignis pri la afero kaj neniam plu estis en la konstruaĵo.
La operdomon malfermis reĝino Elizabeto la 2-a en 20-a de oktobro 1973. Ĝi troviĝas ĉe Bennelong Point, proksime de haveno kie antaŭe estis remizo de tramo.
La konstruaĵo ne nur enhavas opersalonon, sed ankaŭ tri aliajn koncertejojn, restoraciojn kaj trinkejojn.
Ekde sia malfermo, la Operdomo de Sidnejo estas simbolo de la urbo. En junio 2007 la konstruaĵo estis rekonita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Sydney Opera House - Oficiala retejo (en la angla)
- 360° Panoramofoto