Opočno (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kastelo Opočno situas en samnoma urbeto Opočno en Ĉeĥio, en regiono Hradec Králové, distrikto Rychnov nad Kněžnou, 5 km sudoriente de Dobruška.

Unu el la plej valoraj kaj plej bone konservitaj renesancstilaj konstruaĵoj en la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Renesanca kastela komplekso posedita de elstara ĉeĥa nobela familio Trčka z Lípy estis konstruita surloke de gotika burgo kaj post la tridekjara milito baroke adaptita laŭ la projekto de Giovanni Battista Alliprandi por la nobela familio Colloredo-Mansfeld.

interna korto

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Interne[redakti | redakti fonton]

  • kastelaj salonoj riĉe ekipitaj en baroka kaj rokoka stiloj
  • bildgalerio (kun verkoj de precipe italaj pentristoj)
  • biblioteko
  • ampleksa armilejo
  • etnografiaj salonoj

Ekstere[redakti | redakti fonton]

  • korto kun tipa renesanca arkaĵaro
  • terasaj ĝardenoj
  • 22hektara angla parko kun valoraj kreskaĵoj kaj pluraj romantismaj konstruaĵoj (belvedero, rajdejo, pilkludejo k.a.)

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo situas proksime al la ĉefplaco, ĝi estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.
  • La trarigardo kun ĉiĉerono okazas en 2 itineroj (la granda, 75 minuta, kaj la mallongigita, 50 minuta).
  • Koordinatoj GPS: X:35-79-600, Y:55-71-053

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Opočno en Vikimedia Komunejo