Opština Petrovec
Opština Petrovec | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Skopjo | ||
Poŝtkodo | 1043 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 150 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 56′ N, 21° 37′ O (mapo)41.93888921.615Koordinatoj: 41° 56′ N, 21° 37′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 201,93 km² (20 193 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Petrovec Municipality [+] | |||
Opština Petrovec estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 9 150 homoj[1][2] sur areo de 201,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 45 loĝantoj/km². La administra centro estas la vilaĝo Petrovec.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi situas en la sudorienta parto de la regiono Skopjo. De nordo al sudo fluas la rivero Pčinja. Ĉe la suda rando ĝi fluas en la riveron Vardar. Öa teritorio tial etendiĝas ĉefe en la malaltebenaĵoj de tiuj riveroj en alteco de ĉirkaŭ 200 m en la sudo ĝis ĉirkaŭ 850 m en la nordoriento.
La komunumo konsistas el 17 vilaĝoj. Ili estas:
Petrovec, Badar, Blace, Breznica, Gornji Konjari, Gradmanci, Divlje, Donji Konjari, Katlanovo, Kožlje, Letevci, Ognjanci, Ržaničino, Srednji Konjari, Sušica, Ќојliја kaj Čiflik.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Ilinden kaj opština Kumanovo en la nordo, opština Sveti Nikole en la oriento, opština Veles en la sudo, opština Studeničani kaj opština Zelenikovo en la okcidento.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 2002 loĝis tie makedonoj (4 246 aŭ 51,4%), albanoj (1 887, do 23.0%), bosnianoj (1 442, do 17,5%), serboj (416, do 5,0%) kaj aliaj (264, do 2,2%).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Noto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Петровец en la makedona Vikipedio.