Opština Radoviš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opština Radoviš
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Flago
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono sudorienta regiono
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 122  (2021) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 21° 1′ O (mapo)41.08888888888921.012222222222Koordinatoj: 41° 5′ N, 21° 1′ O (mapo) [+]
Alto 508 m [+]
Areo 497,48 km² (49 748 ha) [+]
Opština Radoviš (Nord-Makedonio)
Opština Radoviš (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Radoviš
Opština Radoviš
Situo de Opština Radoviš

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Radoviš Municipality [+]
vdr

Opština RadovišRadoviŝ estas unu el 80 komunumoj en norda Makedonio, kiu situas en la sudorienta regiono de la lando. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 24 122 homoj[1][2] sur areo de 497,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 48 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la samnoma urbo Radoviš.

Urbo Radoviš[redakti | redakti fonton]

Administra centro de la komunumo estas de la urbo Radoviš. Kvankam la urbo situas je 380 metroj super la marnivelo ĝi estas ĉirkaŭita de multnombraj montoj. La klimato de Radoviš estas mediteranea kontinenta.

Vilaĝoj en Opština Radoviš.

Opština Radoviš[redakti | redakti fonton]

Opština Radoviš situas en la norda parto de la valo Strumica. Ĝi leviĝas norde al la deklivoj de la montoj Plačkovica kaj sude al la montoj Smrdešnik. Pro tio la altitudo de la areo en la sudo estas ĉirkaŭ 300 m kaj norde ĝi altiĝas ĝis ĉirkaŭ 1700 m.

La komunumo enhavas la urbon Radoviš kaj ĉi tiujn 31 vilaĝojn:

Ali Koč, Ali Lobasi, Bučim, Češme Maale, Ćoselija, Damjan, Držani, Durutlija, Hudaverlija, Injevo, Jargulica, Kalauzlija, Kaluđerica, Karadžalar, Karalobosi, Kodžalija, Kozbunar, Novo Selo, Oraovica, Papavnica, Podareš, Pogulevo, Pokrajčevo, Prnalija, Rakliš, Smilanci, Suldurci, Supurge, Šaintaš, Šipkovica, Šturovo.

Najbaraj municipoj[redakti | redakti fonton]

Opština Vinica en la nordo, Opština Berovo en la oriento, Opština Vasilevo en la sudoriento, Opština Konče en la sudokcidento, Opština Štip okcidente kaj Opština Karbinci en la nordokcidento.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa vojo A4 trapasas la valon en la suda parto. Ĝi ligas la urbojn Štip kaj Strumica.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Радовиш en la makedona Vikipedio.