Opština Vasilevo
Opština Vasilevo | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2400 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 29′ N, 22° 39′ O (mapo)41.475822.6417Koordinatoj: 41° 29′ N, 22° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 304 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Opština Vasilevo estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Ĝi situas en la nordorienta parto de la sudorienta regiono. Ĝia areo estas 230,4 km² kaj en 2002 havis 12 122 loĝantojn. Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Vasilevo.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]
La komunumo situas plejparte en la valo de la rivero Strumica kun alteco de ĉirkaŭ 250 m. La norda montaro etendiĝas en la Malešev-montojn (Малешевска планина) ĝis alteco de preskaŭ 1250 m.
La rivero Strumica fluas tra la komunumo. La digo Turija estas konstruita en la nordo de la komunumo. La rivero Turija fluas suden de ĝi.
La ĉefa vojo markita A4 kuras tra la sudokcidenta parto de la komunumo. Ĝi kuras tra la valo de la rivero Strumice. Per vojo la komunumo estas konektita kun la urboj Radoviš kaj Štip en nordokcidento kaj sude kun la urbeto Strumica.
La komunumo konsistas el 18 vilaĝoj, kiuj estas:
Vasilevo, Angelci, Varvarica, Visoka Mahala, Vladijevci, Gradošorci, Dobrošinci, Dukatino, Edrenikovo, Kuškulija, Nivičino, Nova Mahala, Piperevo, Radičevo, Sedlarci, Suševo, Trebičino, Čanaklija.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Berovo en la nordoriento, Opština Bosilovo en la sudoriento, Opština Strumica en la sudo, Opština Konče en la sudokcidento kaj Opština Radoviš en la okcidento.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Василево en la makedona Vikipedio.
Statistikoj:
https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php
http://www.stat.gov.mk/pdf/kniga_13.pdf
Kategorio: Komunumo de Nord-Makedonio