Ora jarcento de Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj de Johannes Janssonius (1658)

La Ora jarcento estis periodo en la historio de Nederlando (pli-malpli la 17-a jarcento) de florado en komerco, scienco, arto kaj armea potenco (antaŭ ĉio surmare). Speciale floradis la norda parto de Nederlando (Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj). Nederlando estis dum tiu epoko mondestra potenco.

Kelkiuj elektas, por la komenciĝo de la ora jarcento, la jaron 1602, la jaro en kiu oni fondiĝis la VOC; aliuloj elektas por tio la jaron 1609, la komenciĝo de la dekdujara armistico. Ĝis la fino de la armistico (1621) la ekonomio kreskis preskaŭ senĝene. Dum la Tridekjara Milito, kiu grandparte koincidis kun la dua fazo de la Okdekjara Milito, en kelkaj sektoroj estis stagnado, en aliaj kreskado. Post 1648 la ekonomio denove kreskis; antaŭ ĉio por la industrio venis prosperaj jaroj. Post la katastrofa jaro 1672 komenciĝis periodo de relativa ekonomia malprogreso kaj la Ora jarcento preterpasis sian apogeon. Sekvis periodo de ekonomia solidiĝo.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-historio