Ora sprintŝuo Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ora sprintŝuo Ostrava

Ora sprintŝuo (ĉeĥe Zlatá tretra Ostrava) estas ĉiujara atletika konkurso, kiu jam ekde la jaro 1961 okazas sur Urba stadiono en Ostrava-Vítkovice. La konkurso ne okazis sole en la jaro 1999 pro onidira neintereso de sponsoroj. Dum la konkurso estis superita vico de mondaj rekordoj, lastfoje en 2007 ĉi tie etiopia persistemulo Haile Gebrselassie superis la mondajn rekordojn en kuro je 20 km kaj en horkuro. En lastaj jaroj la konkurso estas envicigita en prestiĝa kategorio de IAAF Super Grand Prix.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ora sprintŝuo Ostrava en Vikimedia Komunejo