Ordeno de la Kardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la ordenaj insignoj
flagoj de la kavaliroj de la kardo ("Knights of the Thistle") antaŭ la katedralo St. Giles en Edinburgo

La Skota "plej antikva kaj plej nobla" Ordeno de la Kardo (angle The Most Ancient and Most Noble Order of the Thistle, ankaŭ nomata Ordeno de Sankta Andreo respektive angle Order of St. Andrew) fondiĝis en 1687.

La epoko de Baroko kun sia inklino je fantaziaj historioj aparte prosperigis la kreon de ordenaj, blazonaj kaj dinastiaj legendoj. Tiel ekzemple la fonda dokumento pri la skota Ordeno de la Kardo deklaris ke jam en la 8-a kaj 9-a jarcentoj estis loĝioj de tiu ordeno, kaj ke en 1540 la skota reĝo Jakobo la 5-a, la patro de Maria Stuart, novigis la ordenon, fiksante la nombron de kavaliroj je 12, tiom multe kiom estis da apostoloj de Jesuo - krome li laŭ la legendo dediĉis la ordenon al la apostolo Andreo.

Certas ĉiukaze, ke la reĝo Jakobo la 2-a novigis ĝin la 29-an de majo 1687, fidele al la legendon fiksis la nombron de kavaliroj de 12 kaj krome fiksis ordenestron (nomata "suverenulo"). Reĝino Anna ampleksigis la nombron al 24, dum reĝo Georgo la 4-a ree reduktis ĝin al 16 - tio konfirmiĝis en 1826 kaj restis ĝis la nuntempo. La reĝaj princoj de Britio, do la knabaj infanoj de la reĝaj geedzoj, denaske estas ordenanoj, havas la titolon "reĝaj kavaliroj", angle Royal Knights kaj ne estas nombrataj en la nombro de 16 kavaliroj, kiuj konsistu el 12 ĝis 14 skotoj kaj ne pli ol 2 angloj. La ordena festotago estas la 30-a de novembro, la memortago de Sankta Andreo, kaj la ordena ĉefpreĝejo la katedralo St. Giles en Edinburgo. Akceptiĝo en la ordenon donas la statuson de nobelo kaj la titolon Sir. Nebritoj ne akceptiĝas en la ordenon - la solan escepton ekde 250 jaroj oni faris por la reĝo de Norvegio, Olavo la 5-a, kiu akceptiĝis kiel "aldona kavaliro" (angle Extra Knight).

La estro de la Ordeno de la Kardo en la 18-a jarcento samtempe estis la estro de la granda loĝio de la skotaj framasonoj. Kiel ordenestro kaj unua framasonestro en la tago de la fondo de la skota loĝio oni en la "andrea tago", do la 30-a de novembro, de 1736 elektis la "pli aĝan" kronprincon de la stuarta dinastio, princon James Francis Edward Stuart (m. en 1766), filo de la forpelita reĝo Jakobo (James) la 2-a, kaj inventis la "andrean grado"n de framasonismo. Ĝis nun la "andrea estro" de la skota framasona loĝio portas medalionon preskaŭ identan al la simbolo de la Ordeno de la Kardo.

La Ordeno de la Kardo, kiu laŭdifine limiĝas al malmultaj membroj, en la ranglisto de plej signifaj ordenoj kaj honoraj insignoj de Britio havas la duan pozicion, post la Ordeno de la Ĝartero kaj antaŭ la Ordeno de Sankta Patriko.

Flanke menciindas, ke sankta Andreo ankaŭ ekster la ordeno estas aparte ŝtata kristana sanktulo en Skotio kaj iĝis kristana patrono de la lando, kion ekzemple respegulas la fakto ke la skota flago estas la andrea kruco, simbolo de la sanktulo.