Ordinara daturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara daturo
Ordinara daturo Datura stramonium
Ordinara daturo Datura stramonium
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Florplantoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Datura
Datura stramonium
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Datura stramonium

La ordinara daturoordinara dornpomo (Datura stramonium) estas unujara plantospecio el familio solanacoj (Solanaceae), ordo solanaloj. Ĝi devenas el meza Ameriko, tiel ĝi aperis en Eŭropo nur en la 16-a jarcento. Ĝi disvastiĝis en la tuta mondo en la relative varmaj regionoj, ŝatas la nitrogenriĉajn grundojn. On uzas ĝin hodiaŭ eĉ kiel ornamplanto, sed pli frue ĝi estis uzata kiel kuracplanto.

Priskribo

La planto altas de 0,2 ĝis 1,2 metrojn, malofte eĉ 2 m. Ĝi estas larĝa, abunda planto kun ovalaj, neregulaj folioj. La floroj longas 2,5–4 cm, havas trumpetformon, kun blankaj, pintaj korolaj aloj. La plantoj floras ekde junio ĝis oktobro. La floroj malfermiĝas nokte, ĉar ilin vizitas noktopapilioj. La frukto estas kapsulo (2-4 cm granda), dividiĝanta en 4 ĉambrojn, ĝi havas fortajn dornojn supren turniĝintajn. La 300-500 semoj estas etaj (longas 3–4 mm, larĝas 2 mm), renformaj, malhelaj (nigraj aŭ malhele grizaj). La milgrajna maso estas 7 ĝis 11 g. La semoj disvastiĝas pere de bestoj.

Ĝi ne toleras la vintrajn frostojn, ĝia semo ĝermas fine de la printempo en temperaturo de 20-30 °C. La frukto maturiĝas komence de oktobro.

Pri veneneco, efikoj legu ĉe daturo.