Orellana de la Sierra
Orellana de la Sierra | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06750 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 252 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 2′ N, 5° 30′ U (mapo)39.030833333333-5.4977777777778Koordinatoj: 39° 2′ N, 5° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 403 m [+] | ||
Areo | 16,7 km² (1 670 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Orellana de la Sierra, nomata ankaŭ popole "Orellanita", tio estas la malgranda Orellana, ĉar proksime estas la pli granda vilaĝo Orellana la Vieja, estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas orellanitos. La censita populacio en 2008 estis de 314 loĝantoj.
Situo[redakti | redakti fonton]
Orellana de la Sierra estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 403 m; je 144 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 84 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 16,7 km².
Ĉe Orellana de la Sierra estas la akvorezervejo de Orellana kiu estas la plej granda el la situaj en la meza fluo de la rivero Guadiana; ĝi havas surfacon de 42.600 ha.
La vilaĝo etendiĝas inter la deklivoj de la montareto de Orellana kaj la akvorezervejo de Orellana. La pejzaĝo estas belega.
Festoj[redakti | redakti fonton]
Honore al Kristo de la Sano (festoj de la Kruco). De la 3a al la 5a de majo.
Monumentoj[redakti | redakti fonton]
- Fortikaĵo de García Bejarano, konstruita el granito kaj nuntempe restaŭrita, sed kiel loĝejo. La familio Bejarano ŝanĝis sian nomon al Orellana kaj poste la fortikaĵo pasis al la Duko de la Roca.
- Preĝejo de la Sankta Spirito, de la 15a jarcento.