Saltu al enhavo

Organizata krima agado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Organizata krima agadoorganizata krimoorganizata deliktado estas sumo de krima aktiveco efektivigita ne far unuopaj krimuloj aŭ limigitaj bandoj, sed larĝskale kaj kvazaŭprofesie far bone organizitaj grupoj, ofte dum longa tempo. Krima organizaĵokrimorganizaĵoorganizita krima grupo estas socia strukturo konsistanta el unuopulo kiuj organiziĝas por fari krimaĵojn aŭ deliktaĵojn. Inter agoj ofte fifaritaj organize troviĝas trafikado de drogoj kaj armiloj, replikaĵoj de artaj verkoj aŭ arkeologiaj trezoroj, ŝtelado de veturiloj, terorismo, forkapto, trafikado de sendokumentuloj, genocido ktp.

La plejmulto el la krimaj organizaĵoj havas hierarkian ordon, kies plej oftaj formoj estas la bandoj kaj mafio. Ili funkcias sub sia propra morala aŭ honora etikkodo, kiun la membroj devas gardi sekrete.

Foje bandoj unuiĝas por kunordigi sian agadon. En Haitio bandoj ofte rekte kontraŭstaras la registaron kaj en marto 2024 eĉ deklaris militon kontraŭ ĝi, sturmokupinte la plej grandajn prizonojn kaj liberiginte kelkmil krimulojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]