Orgeno Rysum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orgeno Rysum

La orgeno de la reformita preĝejo en Rysum (Orientfrislando) estas konsiderata kiel la plej malnova siaspeca instrumento plejparte konservita laŭ sia fajfilstoko en norda Eŭropo kaj apartenas krom la instrumentoj en Sion, Kiedrich kaj Ostönnen al la plej malnovaj orgenoj ludeblaj tutmonde.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

En 1457 majstro Harmannus konstruis en Groningen orgenon, kiun la kamparanoj de Rysum pagis per tri el siaj plej bonaj bovinoj. La instrumenton oni transportis trans la kunfrostiĝinta margolfeto Dollart al Rysum. Ĝi verŝajne havis blokpozitivon de tonamplekso B-f2 samkiel baspozitivo, kies fajfiloj konserviĝis en la fasado.

En 1680 Joachim Kayser, en 1689 Valentin Ulrich Grotian kaj poste Matthias Amoort, kiu lernintis ĉe Arp Schnitger, modifigis la orgenon. En 1776 Dirk Lohmann kompletigis ĝin per unu registro, kaj ekde 1867 ĝis 1868 oni supre plimallongigis la keston, ĉar en la preĝejo estis enkonstruita nova plafono.

Post kiam 1941 Karl Puchar el Norden jam prilaboris en tio, ekde 1959 ĝis 1961 la firmao Ahrend & Brunzema rekonstruis la orgenon, reproduktante ankaŭ la keston.

Dispozicio[redakti | redakti fonton]

Manualo CDEFGA-g2a2
prestanto 8' (fasado)
ferma 8'
oktavo 4'
oktavo 2'
seskvialtero II *
miksturo III-V *
trumpeto 8' *
  • agordo meztona
  • mekanika registroŝablono *
  • kejlbalgo *

* rekonstruita de Ahrend & Brunzema