Origino de la sistemo de la indulgencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La sistemo de indulgencoj pratikitaj de la kristana eklezio, kaj nun persistanta en la katolika kaj ortodoksa kiel en aliaj eklezioj (kaj ne en la protestantaj), havas originon kaj historiajn disvolviĝon kaj preciziĝon. Ĝi trovas sian teologian fundamenton en la kutimo de la Kristana Eklezio ricevi la pekkonfeson kaj pardoni, je nomo de Kristo, la pekulon pentintan kaj altrudi al li repagan punon, latine dirita satisfactio/n; kaj en la dogmo de komuneco kun la sanktuloj laŭ kiu la fideluloj, krom kunligiĝi kun la ĉielaj savitoj, partoprenas en la sankteco de la vivantaj kunfratoj.

Sur tiuj kredaj konceptoj naskiĝis la pasinta kaj aktuala kanonjura sistemo de indulgencoj: ĝi havas sian originon el la mezepoka institucio de “interŝanĝado”, kiu liveris la eblon transformi la pezajn repagajn penitencojn tiam aljuĝitajn pro la peko: la pekinto, pentinta, povis helpricevis de alia fidelulo kompensita, kutime per mono. Tiu praktiko estis iom riska pro la neeblo eduki kaj edukiĝi al vera pento kaj persona penitenco kaj pentofaro. Fakte, la indulgenco, kiu aperas en papa kuria dokumento de 1091 resumanta la antaŭajn morojn ĉi-rilate, altrudis, male ol antaŭe, ke por sin malligi el la pentofaraj nodoj, personajn agojn publike utilajn kiel la konstruon de preĝejoj aŭ servojn al la bezona proksimularo.

La papoj Aleksandro la 2-a (Baggio, 1010/1015 – Roma, 21 aprile 1073), kaj Urbano la 2-a (Châtillon-sur-Marne, ca. 1040 – Roma, 29 luglio 1099), favoris la eblon de plenaj indulgencoj por tiuj kiuj partoprenas en la defendo kontraŭ la “Moroj” (Saracenoj) tiam espansiige okupantaj Hispanion kaj de tempo al tempo pirantantaj la eŭropajn marbordojn raziantaj aĵojn kaj homojn (precipe virinojn), aŭ, poste, por tiuj kiuj aliĝas al la krucmilito por helpi pilgrimantojn. Bonifaco la 8-a kunligis, unuafoje, la Sanktan Jaron de 1300 al la plena indulgenco. En la 14-a jarcento oni ekdoktrinigis ke la papa institucio povas disponi pri heredaĵo de Graco akulumita per la superabundo de savo de Kristo kaj per meritoj de la sanktuloj, heredaĵo do senfina.

Temen,iom post tiom enkondukiĝis, tie kaj tie, degenera preskaŭa komerco pri indulgencoj: kreiĝis speciala tarifaro, en kiu foje estis neglektata la baza kondiĉo por akirado de indulgenco: nome la sincera korpento kaj aliaj moralaj postulitaj kondiĉoj. Inter la bonaj rezultoj, tamen, historiistoj rimarkigas ke foje episkopoj pere de tiuj tarifoj sukcesis instali pontojn kaj digojn kaj katedralojn kaj sanulejojn...

Kontraŭ la degenero de tiu sistemo de akirado kaj disdonado de indulgencoj levis sian proteston la Kvina Laterana Koncilio de 1512 kiu per la buleo de papo Leono la 10-a “Regimini Universalis Ecclesiae” provis ĝin revenigi al la origina praktiko. Preskaŭ samtempe, kontraŭ tiu degenero, kaj aparte kontraŭ la ĉefepiskopo de Magonca ekribelis Martino Lutero (1517) de kiu startis protestantismo.

Ĉar la nuna teologia koncepto, en la Katolika Eklezio, pri indulgencoj daŭras esti la sama de la tempoj de Lutero (ekzemple, ĝuste en Germanio dum la monda kunveno (2008) de la junularo kun papo Benedikto la 16-a tiu ĉi disdonigis plenan indulgencon al la partoprenantaro al la monda asembleo de la junularo, oportune oni sin demandas: ĉu Lutero protestis kaj ribelis senutile aŭ malprave?

Antaŭ respondi oportunas distingi du aferojn: la rajto de la Eklezio koncedi indulgencojn kaj la disciplino de disdonado kaj akirado de indulgencoj. Tiu lasta estas ĉiam plibonigenda (kaj rilate la normojn kaj rilate la konduton de la akiranto), dum la unua ne povas ricevi korektojn ĉar ĝi estas konstanta doktrino de la Eklezio kaj konstituas parton de la normoj kredaj. Lutero, en la estiminda impulso korekti la degeneron, neis ankaŭ tiun rajton de la Eklezio. Laŭ li, la Eklezio ne rajtas disponi pri indulgenco pro la kialo ke Dio tion ne koncedis, kiel lerneblas el la Biblio ĉar en ĝi pri tio nenio estas dirate. Estas tia dua neo kiu distancigis definitive Luteron el la Katolika Eklezio.

La Katolika Eklezio neniam ĉesis koncedi indulgencojn, kvankam ĉiam provante plibonigi la konduton de la bonvolaj akirantoj.

La celo de indulgenco estas la plibonigo, senta kaj pensa kaj konduta, de la ekleziaj fideluloj kiuj intime kaj publike montras penton pri siaj pekoj kaj pretas ricevi la punon antaŭ Dio kaj homoj. Tiu pento, se akompanata de la pentofaraj praktikaj postulitaj de la elmeta dekreto (kutime peĝoj kaj oferoj por helpi bezonantojn), obtenas mildigon, partan aŭ tutan, de tiu puno meritita pro la pekoj jam pardonitaj per la sakramentoj.

Voĉoj kunrelataj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Émile Jombart, « Indulgences », Dictionnaire de droit canonique, Letouzey et Ané, Paris, vol. 5, 1950, pp. 1331–1352 ;
  • Charles Journet, « La théologie des indulgences », Documentation catholique 63 (1966), col. 1885-1886 ;
  • Nikolaus Paulus: Geschichte des Ablasses am Ausgang des Mittelalters. 1903. Darmstadt 2. Aufl. 2008;
  • Bernhard Poschmann: Der Ablass im Licht der Bussgeschichte. Bonn 1948.