Orjaĥovo
Orjaĥovo | |||
---|---|---|---|
limurbo • municipa ĉefloko • urbo en Bulgario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Bulgario | ||
Provinco | Vraca | ||
Poŝtkodo | 3300 | ||
Aŭtokodo | ВР | ||
Telefonkodo | 09171 | ||
Retpaĝaro | oriahovo.bg | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6,651 | ||
Loĝdenso | 92 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 43°44′N 23°58′O / 43.733°N, 23.967°O (mapo) | ||
Alto | 173 m | ||
Areo | 50,792 km² ( 507 9.2 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Oryahovo [+] | |||
Orjaĥovo (bulgare: Оряхово) estas havenurbo ĉe la dekstra bordo de Danubo en norda Bulgario. Ĝi situas malsupre (oriente) de la enfluo de Ogosto en Danubon.
Pramo konektas la urbon al la rumana urbo Bechet aliborde. Estas planoj konstrui ponton.
Arkeologiaj trovaĵoj pruvas, ke la loko estis loĝata jam en Neolitiko. En historiaj tempoj la nomoj de la urbo variis: dokumentoj mencias Vrhov, Orezov, Oreov kaj Rahovo. En 1886 la nuna nomo estis oficiale alprenita. La nomo Rahov ankoraŭ estas menciita en la Enciklopedio de Esperanto sub la gloso de insulo Esperanto.
Situo
Orjaĥovo situas 190 km nord-oriente de Sofio kaj 75 km norde de Vraca. Male al la aliborda urbo Bechet ĝi situas rekte ĉe Danubo kaj posedas havenon. Laŭ alto la urbo etendiĝas de 30 m super marnivelo (ĉe Danubo) ĝis 226 m. 95 km oriente estas la sekva iom granda urbo ĉe Danubo, Nikopol.
La haveno servas ne nur la pramon al la alia riverbordo, sed ankaŭ la trafikon laŭlonge de Danubo.
Al aŭta trafiko servas la bulgaraj vojoj 11 (orienten kaj sud-okcidenten) kaj 15 (okcidenten). La pramo atingas la rumanan nacian vojoj DN 55, kiu iras norden al Craiova.
Komunumaj partoj
Al la komunumo Orjaĥovo apartenas krom la urbo jenaj vilaĝoj: Selanovci, Leskovec, Galovo, Ostrov, Gorni Vadin kaj Dolni Vadin. Ĉiuj situas oriente de la urbo, ĉe aŭ ne tro malproksime de Danubo.
Esperanto
Insulo Esperanto situas ĉ. 5 km oriente de la urbo, proksime de vilaĝo Leskovec. La insulo estas neloĝata, kovrita de arbaro. La rivera brako inter ĝi kaj la bulgara bordo estas nur kelkdek metrojn larĝa, foje malpli; la pliparto de la rivero fluas aliflanke.