Orkestro (arkitekturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En PIV la du unuaj signifoj de la termino orkestro ne tiom rilatas al muziko, sed al arkitekturo, nome por parto de la helena teatro, kie staris la ĥoro kaj por la responda parto de moderna teatro, kie sidas la muzikistoj, akompanantaj la aktorojn.[1]

Laŭ Francisko Azorín orkestro estas Parto de la antikva greka teatro, inter la sceno k. la amfiteatro, kie la ĥoro kantis k. ludis ĉirkaŭ la arao de Dioniso. Parto de la moderna teatra ĉambrego, inter la aktorejo k. la publikejo, por la muzikistaro.[2] Li indikas etimologion el la greka orĥestra, el orĥeistai (danci) kaj de tie la latina orchestra.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV, [1] Alirita la 5an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 154.
  3. Azorín, samloke.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Histoire sommaire illustrée de la littérature grecque, Paris, J. de Gigord, 1934, 176 p.