Orlo
Etoso
Orlo estas refaldita sekcio de ŝtofo laŭ tranĉita rando de la ŝtofo, kiun oni kudras per fadeno. Ĝi protektas la randon kontraŭ disfibrado kaj beligas ĝin.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fe/Fig._8._Hemming-stitch.jpg/220px-Fig._8._Hemming-stitch.jpg)
Laŭ Francisko Azorín orlo estas Ornamo farita ĉirkaŭ margeno de karto, ŝildo, tuko, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina orla, orula, el ora (bordo). Kaj li aldonas la terminon orli, por ornami per orlo.[2]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 154.
- ↑ Azorín, samloke.