Orplid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orplid (nudismo))

Orplid [ORplit] estas la nomo de pluraj asocioj de nudismo en la federacia lando Hesio de Germanio - ĉiuj asocioj membras en la nacia nudisma ligo Deutscher Verband für Freikörperkultur (DFK). La nomo devenas de la germanlingva poemo Gesang Weylas ("kanto de knabino Vajla") de la poeto Eduard Mörike, kie ĝi signas fikcian mistikan insulon, kiu estas idealigita en sia natureco kaj beleco.[1]:

Du bist Orplid, mein Land!
Das ferne leuchtet;
vom Meere dampfet dein besonnter Strand
den Nebel, so der Götter Wange feuchtet.
Uralte Wasser steigen
verjüngt um deine Hüfte, Kind!
Vor deiner Gottheit beugen
sich Könige, die deine Wärter sind.[2]

Vi estas Orplid, mia lando,
kiu lumas distance.
De la maro via sunigita plaĝo vaporigas
la nebulon, kiu malsekigas la vangojn de la dioj.
Praaj akvoj leviĝas
junigitaj ĉirkaŭ viaj koksoj, infano!
Antaŭ via dieco kliniĝas
reĝoj, kiuj estas viaj gardantoj.

La nudisma movado ekde sia ekesto havas idealon de ligiĝo al la naturo kaj esprimo de laŭeble granda akordiĝo al ĝi. En la nomo Orplid esprimiĝas la sopiro de vivo laŭeble natura, kaj la revo de reveno al la idealigita paradizo, la edena ĝardeno de la judisma kaj kristanisma Biblio, iom simile kiel la fikcia insulo Avalon de la kelta mitologio. La asocioj tial kreis "paradizajn" areojn de naturisma sportado kaj ripozado, por proksimiĝi al tiu idealo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo Zauberfaden, luftgesponnen: Wenn Wünsche sich in Poesie verwandeln – Eduard Mörike zum 200. Geburtstag, ("magia fadeno, aere ŝpinita: kiam deziroj transformiĝas en poezion - al Eduard Mörike okaze de la 200-a naskiĝtaga jubileo") der Heinz Schlaffer, la 13-an de majo 2004, en la germania gazeto Die Zeit
  2. Eduard Mörike: Gesang Weylas, en G. Baumann, S. Grosse (eld.): Sämtliche Werke und Briefe. Ausgabe in drei Bänden. ("ĉiuj verkaĵoj kaj leteroj [de Mörike, eldono en tri volumoj"), eldonejo Cotta’sche Verlagsbuchhandlung. Stuttgart, 1961, citita en la retejo mumag.de