Ortodoksa Preĝejo al Sankta Maria Magdalena en Bjalistoko
Ortodoksa Preĝejo al Sankta Maria Magdalena en Bjalistoko | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
ortodoksa preĝejo kapelo ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | baroka arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1758 | ||
Lando | Pollando ![]() | ||
Situo | Bjalistoko | ||
Adreso | Sosnowa 37 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 53° 7′ 48″ N, 23° 8′ 54″ O (mapo)53.129923.1484Koordinatoj: 53° 7′ 48″ N, 23° 8′ 54″ O (mapo) | ||
| |||

Ortodoksa preĝejo al sankta Maria Magdalena estas unu el la plej malnovaj ekzistantaj religiaj konstruaĵoj en Bjalistoko.
Ĝi estis fondita en 1758 de Jan Klemens Branicki kiel ĉetraka katolika kapelo al sankta Maria Magdalena. Ĝi estas baroka rotondo konstruita ĉe alta monteto kiu en la 18-a jarcento situis ekster la urbaj limoj. En 1768 apud la preĝejo oni kreis katolikan tombejon. Raporto de paroĥestra vizito en 1828 diras ankaŭ pri ortodoksaj tomboj kiuj troviĝis en la tombejo. En 1864 rusoj deprenis la kapelon de katolikoj kaj transdonis ĝin al ortodoksa komunumo. Tiam oni iom ŝanĝis aspekton de la preĝejo.
Nuntempe la preĝejo estas ortodoksa kapelo en la paroĥo Sankta Nikolao. Ĝi estas ankaŭ armea preĝejeto al sanktaj Petro kaj Paŭlo. Pro rapidega evoluo de la urbo en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj la kapelo troviĝas nun proksime de la urbocentro ĉe kruciĝo de la stratoj Krakowska, Grunwaldzka kaj Kalinowskiego. La apuda tombejo ne plu ekzistas kaj rememorigas pri ĝi nur kelkaj tomboŝtonoj starigitaj ĉe interna parto de barilo ĉirkaŭanta la preĝejon. Apud ĝi oni konstruas nun novan konstruaĵon de Podlaĥia Operejo.