Orzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nekuirita ĉielarka orzo kun usona kvarondolaro por kompari la grandecon
Musako kun orzo

Orzo (itale por hordeo, ankaŭ nomata risoni) estas sekigita speco de pasto. La formo kaj grandeco estas komparebla kun grajno de rizo. Orzo estas uzata en supo, kiel parto de salato aŭ pilafo, aŭ fritita en kaserolo. Ĝi ankaŭ estas uzata kiel anstataŭaĵo de rizo en rizoto (same kiel nudeloj povas anstataŭigi rizon en paelo).

Oni uzas paston similan al orzo en multaj landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo. En Israela kuirarto ekzistas פתיתים ptitim (flokoj), en Grekio κριθαράκι (kritharáki), arpa şehriye en Turkio. La araba kuirarto ankaŭ konas la produkton.