Osburger Hochwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osburger Hochwald
la monto Rösterkopf apud Reinsfeld
Osburger Hunsrück apud Thomm/Osburg kaj Osburger Hochwald fone, maldekstre la monto Hohe Wurzel, dekstre la Rösterkopf

La monta arbaro Osburger Hochwald situas sudoriente de Osburger Hunsrück. Ĝi havas areon de 75 kvadrataj kilometroj. Ĝi formas kune kun Schwarzwälder Hochwald la Hochwald (alta arbaro) en la mezmontaro Hunsrück (sudokcidenta parto de la Rejnlanda ardeza montaro) en Rejnlando-Palatinato. La areo apartenas al la Naturparko Saar-Hunsrück. Nordoriene de la Hochwald renkontiĝas Idarwald kaj Soonwald.

Piede de la monto Rösterkopf fontas la rivero Ruwer, dekstra flankrivero de la Mozelo. Tra la Osburger Hochwald iras la akvodislimo inter Mozelo (Feller Bach, Ruwer) kaj Saar (Wadrill/Prims).

La homoj tie parolas la dialekton Hohwäller, kiu apartenas al la mozelfrankonia dialektgrupo de la germana.

Historio[redakti | redakti fonton]

Troviĝis kelkaj atestantoj el la megalita kulturo (2-a – 3-a jarcento a. K.): inter ili la menhiro de Farschweiler, la menhiro de Bescheid, la megalito de Beuren, la megalita tombo apud Bonerath/Holzerath. El kelta epoko (1-a jarcento a. K. ) estas pluraj megalitaj tomboj. El romia epoko (1-a – 4-a jarcento p.K. ) estis pluraj bienoj kun banejoj kaj trombaroj. Romia strato iris de Treviro direkte al Hermeskeil. La kelta lingvo de la treveranoj estis parolita ĝis la 4-a jarcento (vidu Hieronimo).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dittmar Lauer, Manfred Moßmann (Hrsg.): Hohwäller. Ein Sammelband Hochwälder Mundart; Kell am See: Verlag Alta Silva, 2006, ISBN 978-3-9810762-0-2 (Abbildung [1])

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]