Prims

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prims
Penbuŝigo de la Pims apud Dillingen
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanujo,
Rejnlando-Palatinato, Sarlando
Rivera reto Rejno
Longeco 91 km
Fluo
Fonto apud Malborn en la okcidenta Hunsruko
- Alteco super marnivelo 636 m
- Koordinatoj 49° 41′ 50″ N, 7° 1′ 32″ O (mapo)49.6972222222227.0255555555556
Enfluejo Saar apud Dillingen
- Alteco 177 m
- Koordinatoj 49° 20′ 25″ N, 6° 42′ 52″ O (mapo)49.3402777777786.7144444444444
Geografio
Alfluantoj
- Maldekstraj Allbach, Theel
Map
Prims
vdr

La rivero Prims estas orografie dekstra flankrivero de la Saro en Rejnlando-Palatinato kaj en Sarlando.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La pastro kaj hejmregiona esploristo Philipp Schmitt el Dillingen menciis jenajn nomojn kiuj estas uzataj ĉirkaŭ s 1850: Brims, Brems, Prims. Prinz estas la elparolo de la rivereto supre de Hüttersdorf. Latina dokumento de Karolo la granda el la jaro 802 menciis la nomon Premantia. La nomo Premantia aŭ Bhrimantia (de "ondadi"/"zumi") venis el la kelta epoko.[1] En la jaro 1484 la rivero nomiĝis Brims, 1520 Primpß, 1606 Brembs, 1633 Brimbs. Ekde 1600 la Prims nomiĝis france Brême.[2] En oficiala priskribo el la jaro 1849 la rivero taŭgas kiel flosigebla rivero kaj ĝia longeco estis indikita kiel 13,5 horoj. Pontoj ekzistis tiam en Krettnich, Bettingen kaj Dillingen.[3]

Riveriro[redakti | redakti fonton]

La rivero Prims fontas en Malborn en Hunsruko, komunumo en Rejnlando-Palatinato, kiel malgranda kaj granda Prims. Inter la altoj de Ruppelstein (alteco 755 m) kaj „Steinkopf“ (alteco 683 m) situas la fonto sur alteco de 645 m (malgranda Prims) respektive 636 m (granda Prims).[4] Post la komunumo Damflos la rivero Prims enfluas la Sarlandon kaj estas barata apud Nonnweiler en Sarlando Primstalsperre.

Plue la Prims fluas sub la ponto Primstalbrücke al la vilaĝoj Kastel kaj Primstal, trafluas la urbon Wadern, kie alfluas la rivereton Wadrill, respektive tra ties urbopartoj Krettnich kaj Lockweiler, poste ĝi preterfluas Dagstuhl kaj Bardenbach kaj poste tra Büschfeld, Schmelz, Nalbach, Saarwellingen kaj Dillingen. Apud Dillingen la Prims fluas post 91 km sur la areo de la Dillinger Hütte ĉe alteco de 177 m super marnivelo en la Saron. DLa plej alta punkto en la akvokolekta areo estas la monto Sandkopf. Ĝi havas altecon de 757 m kaj situas sur la teritorio de Neuhütten inter la lokoj Züsch kaj Börfink.

La tuta akvokolekta areo havas grandecon de 734 km².[4]

Medioprotektado[redakti | redakti fonton]

Vivanta Prims[5] estas projekto por plibonigo de la akvokvalito de la rivero. La projekto estas modelo por la realigado de la Eŭropa akvokadra direktivo. Ĝi estas komuna projekto de la ministerio pri medio de la Sarlando, la katedro por Fizika geografio de la Universitato de Sarlando kaj BUND Saar.

Biosfero[redakti | redakti fonton]

Impatiens glandulifera

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Ĉe la riverbordoj disvastigis la ĝis 2,5 m alta Impatiens glandulifera, kiu origine venis el Hindujo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Ĉe kelkaj lokoj de la rivero, ekzemple en Wadern, Nalbach, Diefflen, vivas en la apudriveraj terenoj de la Prims kastoroj, alcionoj kaj eŭropaj cinkloj.[6]

Jenaj fiŝspecioj relative oftas en la rivero: foksinoj, grandaj gobioj, roja truto, Kobitoideoj, gobioj, barbusoj, Leŭciskoj, skvalioj[7]

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

  • Kleine Prims (dekstre)
  • Damflöschen (maldekstre)
  • Allbach (Altbach) (maldekstre)
  • Forstelbach (dekstre)
  • Münzbach (maldekstre)
  • Kasteler Steinbach (maldekstre)
  • Imsbach (maldekstre)
  • Wiesbach (maldekstre)
  • Löster (dekstre)
  • Wadrill (dekstre)
  • Wahnbach (dekstre)
  • Losheimerbach (dekstre)
  • Sollbach (maldekstre)
  • Linbach (maldekstre)
  • Michelbacher Mühlenbach (dekstre)
  • Hausbach (dekstre)
  • Soldbach (maldekstre)
  • Goldbach (maldekstre)
  • Birrbach (maldekstre)
  • Blaubach (maldekstre)
  • Todenbach (maldekstre)
  • Hüttersdorfer Hombach (dekstre)
  • Hüttersdorfer Mühlenbach (dekstre)
  • Theel (maldekstre)
  • Piesbacher Aschbach (dekstre)
  • Herrnbach (maldekstre)
  • Piesbach (dekstree)
  • Etzelbach (dekstre)
  • Rondelbach (dekstre)

Geologio[redakti | redakti fonton]

Utiligado de la tero[redakti | redakti fonton]

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Honecker:Bewertung des naturnahen Retentionspotenzials in Gewässer-Aue-Systemen. Ein Beitrag zur integrierten Hochwasservorsorge am Beispiel des Einzugsgebiets der Prims. Universität des Saarlandes, Fachrichtung Geographie. Volumo 49. Saarbrücken. 2005 . serio Saarbrücker Geographische Arbeiten . 3-924525-49-8.
  • Thomas Kreiter:Dezentrale und naturnahe Retentionsmaßnahmen als Beitrag zum Hochwasserschutz in mesoskaligen Einzugsgebieten der Mittelgebirge. Universität Trier, Fachbereich Geographie/Geowissenschaften.Trier. 2007. Paĝoj 37

Retpaĝoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernhard Kirsch: Artikeaŭl "Warum heißt die Saar "Saar" oder wer war vor den Kelten da?", in: Unsere Heimat, Mitteilungsblatt des Landkreises Saarlouis für Kultur und Landschaft, 41. Jahrgang, Heft Nr. 2, 2016, S. 45-56, hier S. 49.
  2. Philipp Schmitt: Der Kreis Saarlouis und seine nächste Umgebung unter den Römern und Celten. eldonejoLintz | ISBN, 1830, Online=Google Buch , BuchID=AeYBAAAAcAAJ, paĝo 152 | Linktext=Volltext, paĝoj 152
  3. Georg Baersch:Beschreibung des Regierungs-Bezirks Trier: Nach amtlichen Quellen bearbeitet ... eldonejo Lintz, 1849, Online Google Buch BuchID hhw_AAAAcAAJ, paĝo5, Linktext=Volltext paĝoj 5
  4. 4,0 4,1 Thomas Kreiter: Dezentrale und naturnahe Retentionsmaßnahmen als Beitrag zum Hochwasserschutz in mesoskaligen Einzugsgebieten der Mittelgebirge. Eldonejo Universität Trier, Fachbereich Geographie/Geowissenschaften. Trier, 2007 komentaro= diseraĵo. Paĝoj 37. Online online . formato PDF de la 2016-07-26
  5. Website Lebendige Prims
  6. Internetquelle [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Naturparke Deutschlands im Herzen Europas zwischen Mosel und Rhein Eld. Naturpark Saar-Hunsrück Alirita la 2016-07-26
  7. Internetquelle [2] Fischbesiedlung der Prims Eld. Landesamt für Umwelt- und Arbeitsschutz Alirita la 2016-07-26