Osram-Domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osram-Domo en 2011

La Osram-Domo estas komercodomo konstruita en 1928/1929 en la Suda Kvartalo de Essen, kiu ekde 1987 substaras monumentprotektadon. Ĝi estis konstruata laŭ planoj de la arĥitekto Ernst Knoblauch el Essen.

Komenciĝo kiel RoBa-Domo[redakti | redakti fonton]

De la fino de 1927 ĝis fine de 1928 la das grandkomerca mebloentrepreno Rosendahl kajBachrach (mallonge: RoBa) kaj ĝia arĥitekto Ernst Knoblauch intertraktis kun la urba admininstrado pri la aĉeto de terpeco 1.100 kvadratajn metrojn granda. Someron de la jaro 1929 la sesetaĝa domo en la stilo de la nova objektivismo ĉe stratangulo Krupp-Strato / Friedrich-Stato fariĝis preta.

En la teretaĝo, kiu de ekstere distingiĝas per sia tegaĵo el permanelaborita ŝtono kaj esprimismaj fenestrokradoj de la supraj etaĝoj, troviĝis akceptohalo kaj oficejoj. En la spaco de la supraj etaĝoj mallarĝaj kornicoj separas la fasadojn en horizontalajn bendojn, la parapeto-bendojn kun hela stukaĵo kaj la fenestrobendojn (inter la fenestraj malfermaĵoj) kun brika masonaĵo. Escepte la sesan etaĝon, en kiu troviĝis remburejo, la supraj etaĝoj servis kiel ekspoziciaj kaj vendaj spacoj. Esenca elemento de la arĥitekturo estas la turo de la ŝtuparejo, kies hele stukitan fasadon grafike akcentas mallarĝaj kornicoj kaj lezenoj.

Uzohistorio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la Dua Mondmilito la domo plurfoje interŝanĝis siajn posedantojn, kiuj ĝin plurfoje alikonstruis. La ankoraŭ nun kutima nomo Osram-Domo devenas de okulfrapa lumreklamo de la lumilproduktanto sur la ŝtupareja turo de la domo, instalita tie ekde 1931. La konzerno el Berlino luis ekde 1930 plurajn etaĝojn de la domo.

Proksimume 1935 tie ĉi loĝis interalie la ĉefkonstruestraro por la konstruo de la regna aŭtovojo de Kolonjo al Hanovro. Dum la milito la domo estis bombodifektata. Post tio la reŝtupita supra etaĝo ricevis je la rekonstruado komence de la 1950-aj jaroj angulajn fenestrojn anstataŭ la origine rondaj.

Unuaj uzantoj post la militofino estis la sindikatoj en la brita okupozono . Post 1950 la ĵus fondiĝinta sindikato pri komerco, bankoj kaj asekuroj havis ĉi tie sian ĉefan direktejon. Lasta posedanto estis Deutsche Bahn ĝis la jaro 2007.

Aliuzado kiel hotelo[redakti | redakti fonton]

Fine de 2007 la entrepreno Westfälische Grundbesitz und Finanzverwaltung aĉetis la domon, kiu ekde 2005 estis neloĝata. Septembron de 2010 la hotelfiliaro acom Hotels el Ludwigsburg subskribis lukontrakton trans 25 jaroj. Westfälische Grundbesitz und Finanzverwaltung konstruigas la domon por proksimume 7,5 milionoj da eŭroj al hotelo kun 144 ĉambroj sur areo da proksimume 7.300 kvadrataj metroj.[1]

Aŭguston de 2011 la urbo donis la konstrupermeson. La malfermado de la hotelo estis planita por jarfino de 2012, tamen la konstrulaboroj paŭzas ekde junio de 2012.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Joseph Cremers: Ernst Knoblauch. (= Neue Werkkunst.) F. E. Hübsch, Berlino / Lepsiko / Vieno 1929.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4477777777787.0031944444444