Ostrý Kámen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ostrý Kámen
germane Rausenstein
vilaĝo
Kapelo
Oficiala nomo: Ostrý Kámen
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Karle
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio
Parto de Hřebečsko
Montaro Svitava montetaro
Domoj 29 (2011)
Situo Ostrý Kámen
 - koordinatoj 49° 45′ 22″ N 16° 23′ 30″ O / 49.75611 °N, 16.39167 °O / 49.75611; 16.39167 (mapo)
Katastro 3,75 km² (375 ha) Ostrý Kámen
Loĝantaro 88 (2021)
Denseco 23,47 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ostrý Kámen
Portalo pri Ĉeĥio

Ostrý Kámen (germane Rausenstein) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Karle en distrikto Svitavy. Ĝi troviĝas 4 km okcidente de Svitavy kaj ties katastra teritorio etendiĝas sur ambaŭ flankoj de historia bohemia-moravia landa limo. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 29 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 88 loĝantoj.

Ostrý Kámen estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,75 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis antaŭe administre dividita en du partojn, sed kiuj havis la saman ĉeĥan nomon Ostrý Kámen. La malpli granda okcidente situanta parto apartenas en Bohemion, en la germana lingvo oni markis ĝin kiel Böhmisch Rausenstein kaj kreas ĝin orientigaj numeroj de domoj 14, 15, 16 kaj 21. Tiu ĉi parto estis domaro de municipo Karle kaj ĝi ne havis la propan katastran teritorion. La pli granda orinte situanta parto apartenas en Moravion, germane ĝi estis markata kiel Mährisch Rausenstein kaj ĝi kreis memstaran municipon, kies katastra teritorio havis areon 291 hektaroj.

Ambaŭ partoj situis en teritorio de la plej granda germana lingva insulo sur teritorio de hodiaŭa Ĉeĥa respubliko - la tn. Hřebečsko. Post Munkena interkonsento tial estis ambaŭ Ostrý Kámen enmembrigitaj en Nazian Germanion kaj en la jaro 1939 en ties kadro envicigitaj en nazian regionon Sudetenland kiel konsisto de Opava registara rondo. Post fino de la dua mondmilito ili denove fariĝis konsisto de la liberigita Ĉeĥoslovakio. Somere de la jaro 1953 okazis al forŝiro de la bohemia parto de Ostrý Kámen de la katastra teritorio Karle kaj ties kunigo kun la moravia parto.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869183
1880184
1890187
1900185
1910169
1921166
JaroLoĝantoj
1930171
195091
196183
197080
198089
199181
JaroLoĝantoj
200182
201171
202188

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

En la bohemia parto de la katastro troviĝas ventoelektrejo, ensumiganta tri ventoturbinoj.