Ostrakodoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ostrakodoj estas klaso de Krustacoj (nome Ostracoda), foje konataj kiel semosalikokoj. Ĉirkaŭ 70,000 specioj (nur 13,000 el kiuj estas vivantaj nuntempe) estis ĝis nun identigitaj,[1] grupigitaj en kelkaj ordoj. Ili estas malgrandaj krustacoj, tipe ĉirkaŭ 1 mm laŭ grando, sed varie el 0.2 al 30 mm en la okazo de Gigantocypris. Ties korpoj estas ebenecaj el flanko al flanko kaj protektitaj de duvalveca, kitineca aŭ kalkenhava valva aŭ "konko". La ĉarniro de la du valvoj estas en la supra (dorsa) regiono de la korpo. Ostrakodoj estas grupigitaj kune baze sur proksimuma morfologio, sed la grupo povas ne esti monofiletika;[2] ties molekula filogenetiko restas ambigua.[3]

Ekologie, maraj ostrakodoj povas esti parto de la zooplanktono aŭ (plej ofte) estas parto de la bentoso, vivanta sur aŭ ene de la supra tavolo de la margrundo. Multaj ostrakodoj, speciale la Podocopida, troviĝas ankaŭ en nesala akvo, kaj oni konas surterajn speciojn de Mesocypris el la malsekaj arbargrundoj de Suda Afriko, Aŭstralio kaj Novzelando.[4] Ili havas ampleksan gamon de dietoj, kaj la grupo inkludas karnovorulojn, herbovorulojn, kadavromanĝantoj kaj filtromanĝantoj.

Je 2008, oni trovis ĉrikaŭ 2000 speciojn kaj 200 genrojn de nemaraj ostrakodoj.[5] Tamen, granda parto de diverseco estas ankoraŭ nepriskribita, indikite de nedokumentataj diversecaj koincidejoj de portempaj habitatoj en Afriko kaj Aŭstralio.[6] El konata specia kaj genra diverseco de nemaraj ostrakodoj, duono (1000 specioj, 100 genroj) apartenas al unu familio (el 13 familioj), nome CipridedojCyprididae.[7] Multaj Cipridedoj loĝas en portempaj akvejoj kaj havas sekego-rezistajn ovojn, miks/partenogenetikan reproduktadon, kaj la kapablon naĝi. Tiuj biologiaj atributoj antaŭadaptas ilin por formi sukcesan radiadon en tiuj habitatoj.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard C. Brusca & Gary J. Brusca (2003). Invertebrates (2a eld.). Sinauer Associates. ISBN 978-0-87893-097-5.
  2. Richard A. Fortey & Richard H. Thomas (1998). Arthropod Relationships. Chapman & Hall. ISBN 978-0-412-75420-3.
  3. S. Yamaguchi & K. Endo (2003). "Molecular phylogeny of Ostracoda (Crustacea) inferred from 18S ribosomal DNA sequences: implication for its origin and diversification". Marine Biology. 143 (1): 23–38. doi:10.1007/s00227-003-1062-3.
  4. J. D. Stout (1963). "The Terrestrial Plankton". Tuatara. 11 (2): 57–65. [1] Alirita la 22an de Majo 2017.
  5. K. Martens; I. Schon; C. Meisch; D. J. Horne (2008). "Global diversity of ostracods (Ostracoda, Crustacea) in freshwater". Hydrobiologia. 595 (1): 185–193. doi:10.1007/s10750-007-9245-4. [2] Alirita la 22an de Majo 2017.
  6. K. Martens, S. A. Halse & I. Schon (2012). "Nine new species of Bennelongia De Deckker & McKenzie, 1981 (Crustacea, Ostracoda) from Western Australia, with the description of a new subfamily". European Journal of Taxonomy. 8: 1–56. [3] Alirita la 22an de Majo 2017.
  7. Martens.
  8. Horne, D. J.; Martens, Koen (1998). "An assessment of the importance of resting eggs for the evolutionary success of non-marine Ostracoda (Crustacea)". In Brendonck, L.; De Meester, L.; Hairston, N. Evolutionary and ecological aspects of crustacean diapause. 52. Advances in Limnology. pp. 549–561. ISBN 9783510470549. [4] Alirita la 22an de Majo 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]