osu!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osu!
Disvolvo Dean Lewis Herbert
Platformo Microsoft Windows
Licenco MIT-permesilo
Ĝenro muzika videoludo
Ludomaniero player versus player
Regilo montrilo
vdr
La simbolbildo de osu!

osu! estas senpaga ritma videoludo por Windows (poste ankaŭ macOS), kiun kreis Dean "peppy" Herbert je la 16-a de Septembro 2007. Ĝi estas skribita per C# uzante .Net Framework. Ĝis nun registris pli ol 7 100 000 ludantoj. Ĝia enaspekto baziĝas sur la pagaj ludoj Osu! Tatakae! Ouendan, Elite Beat Agents kaj Taiko no Tatsujin.

Enaspekto[redakti | redakti fonton]

El la oficiala paĝaro oni povas elŝuti taktomapojn (nun estas pli ol 14 000 taktomapoj). Ĉiu taktomapo enhavas unu kanton. Post kiam oni elektas iun taktomapon, la kanto eksonas kaj la ludo komenciĝas. Sur la ekrano aperas cirkloj, kondukaĵoj kaj ĉirkaŭmovaĵoj, kiujn oni alklaku laŭ la ritmo de la kanto. La alklakaĵoj povas aperi tre rapide (ekz. je duono de sekundo antaŭe) aŭ tre malrapide (ekz. je 4 sekundoj antaŭe) antaŭ kiam oni alklaku ĝin dependante de la malfacileco de la kanto. La ludantoj devas uzi celilon (muson, tableton k.t.p.) por celi la aklakaĵojn. Malgraŭ la muso estas rigardata kiel la plej populara celilo, oni uzas ankaŭ tableton aŭ klavaron.

Celo[redakti | redakti fonton]

La celo de la ludo estas akurate alklaki cirklojn kaj konkudaĵojn, kaj rapide ĉirkaŭmovi, kiam aperas ĉirkaŭmovaĵoj. Se oni malĝuste alklakas, la viv-nivelo supre subeniĝas; kiam ĝi iĝas nulo, oni malvenkas. Do, multaj ludantoj celas perfektan rezulton, t.e. alklaki ĉion perfekte, por atingi la plej altan poentsumon.

Cirkloj[redakti | redakti fonton]

Cirkloj estas unu el la du plej gravaj alklakaĵoj de la ludo; ili troviĝas en preskaŭ ĉiu taktomapo. Kiam aperas cirklo, ringo (nomata ankaŭ proksimiĝanta cirklo) aperas ĉirkaŭ ĝi kaj komencas malgrandiĝi, proskimiĝante al la cirklo. Oni alklaku, kiam la ringo komplete proksimiĝis al la cirklo, kun la kursoro super la cirklo. Se oni alklakas frue aŭ malfrue, oni ricevas malpli da poentojn.

Kondukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kondukaĵo konsistas el du cirkloj ligataj per la konduka vojo interne. La ringo aperas cirkaŭ unu cirklo, kaj kiam ĝi komplete proksimiĝis al la cirklo, oni alklaku kaj tenu la klakilon, kondukante la ĵus aperintan sferon laŭ la konduka vojo ekde la unua cirklo ĝis la dua cirklo kaj nur tiam lasi la klakilon. Se la fino de la kondukaĵo havas revenan markon; tio signifas, ke la ludanto devas ree konduki la kondukan sferon revene al la unua cirklo.

Ĉirkaŭmovaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭmovaĵo estas grandega cirklo, kiu okupas la tutan ekranon. Kiam ĝi aperas, oni devas alklaki ĝin kaj, tenante la klakilon, rapide movi la kursoron ĉirkaŭ la centro de la ekrano. Se oni ĉirkaŭmovas pli rapide, tiam oni ricevas pli da poentojn. Oni devas pluigi antaŭ kiam la ĉirkaŭmovaĵo malaperos.

Trafoj kaj misoj[redakti | redakti fonton]

Cirkloj, kondukaĵoj kaj ĉirkaŭmovaĵoj havas diversajn kaŭzojn de trafado aŭ misado, kaj ankaŭ la maniero ricevi poentojn. Por ricevi pli da poentojn, oni tenu trafvicon. Trafvico estas vica trafado sen misoj. Oni ĝuste alklaku la cirklojn, kun la kursoro super ĝi, por ricevi la plej altan poentsumon - 300 poentojn. Se oni alklakas iomete frue aŭ malfrue, oni ricevas 100 poentojn. Se la ĝusteco estas pli malbona, oni ricevas nur 50 poentojn. Kaj fine se la ĝusteco estas tro malbona (tro frue aŭ tro malfrue aŭ oni ne alklakis), oni ekhavas mison. Kondukaĵoj bezonas malpli da ĝustecon, ekzemple oni ne povas misi ĝin, se oni alklikante tenas la klakilon. Sed alklakinte malĝuste, oni ekhavas 100 aŭ kelkfoje 50, rompinte la trafvicon. Krome, se oni forlasas la kondukan sferon, oni ankaŭ ricevas 100 aŭ 50, sed la trafvico ne rompiĝas! Do, misi kondukaĵon estas malfacile. Oni povas misi ankaŭ ĉirkaŭmovaĵon, movante tro malrapide. Miso donas 0 poentojn kaj rompigas la trafvicon, kio malhelpas por atingi altan poentsumon.

Taktomapoj[redakti | redakti fonton]

Taktomapojn kreas la ludantoj mem. Estas aprobitaj kaj neaprobitaj taktomapoj. La kantoj estas plejparte animeaj. Oni povas krei taktomapojn kaj alŝuti ĝin al la oficiala paĝaro por ĉiuj. Ĉiu aprobita taktomapo havas ankaŭ rangliston. En la ludo oni povas rigardi nur la unuaj 40 vicojn, alivorte 40 plej bonajn poentsumojn. Estas ankaŭ rangitaj kaj nerangitaj taktomapoj. Se taktomapo estas nerangita, la poentsumo, kiu oni atingis, ne aliĝos al onia tuta poentsumo. Ĉiutage administrantoj aprobas kaj rangas bonajn taktomapojn.

External links[redakti | redakti fonton]

  • [1] oficiala paĝaro