Osumi-insularo
Osumi-insularo | ||
---|---|---|
Skema mapo de la Osumi-insularo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Arkipelago | Rjukju-insularo | |
Geografia situo | 30° 38′ N, 130° 25′ O (mapo)30.633333333333130.41666666667Koordinatoj: 30° 38′ N, 130° 25′ O (mapo) | |
| ||
Nombro de insuloj | 7 | |
Ĉefa insulo | Tanegaŝima | |
Tuta areo | ĉ. 1.030 km² | |
Loĝantoj | 43 343 (1-a de majo 2015) | |
![]() Osumi-insularo | ||

plaĝo de Tanegaŝima, laŭ la nombro de loĝantoj la plej granda el la Osumi-insuloj
La Osumi-insularo (japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō]) estas insularo en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insularo etendiĝas suden de la plej suda punkto de la insulo Kjuŝuo ĝis la insulo Amami-Oŝima. Administre, la grupo apartenas al la gubernio Kagoŝima.
Geografio kaj loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Proksimume tri kvaronoj el la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 33 000, vivas en la plej grava insulo de la grupo, Tanegaŝima. Jakuŝima, japane 屋久島 [Yakushima], laŭ areo estas la plej granda el la Osumi-insuloj kaj sur ĝi loĝas proksimume kvarono de la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 13 000. Kuĉinoerabu respektive plene Kuĉinoerabu-ĝima, japane 口永良部島 [Kuchinoerabu-jima], laŭ areo estas la tria plej granda el la Osumi-insuloj.