Tanegaŝima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanegaŝima
insulo [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj30° 34′ N, 130° 59′ O (mapo)30.573888888889130.98111111111Koordinatoj: 30° 34′ N, 130° 59′ O (mapo)
- koordinatoj30° 34′ N, 130° 59′ O (mapo)30.573888888889130.98111111111Koordinatoj: 30° 34′ N, 130° 59′ O (mapo) [+]
Areo444,3 km² (44 430 ha) [+]
Loĝantaro36 000 [+]

Tanegaŝima (Japanio)
Tanegaŝima (Japanio)
DEC
Map
Tanegaŝima
Vikimedia Komunejo:  Tanegashima [+]
vdr
plaĝo de Tanegaŝima, laŭ la nombro de loĝantoj la plej granda el la Osumi-insuloj

Tanegaŝima, japane 種子島 [Tanegashima], laŭ la nombro de loĝantoj estas la plej granda el la Osumi-insuloj, japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō], en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insulo same kiel la cetero de la insularo situas sude de la plej suda punko de la insulo Kjuŝuo kaj apartenas al la gubernio Kagoŝima. Proksimume tri kvaronoj el la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 33 000, vivas sur Tanegaŝima.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tanegaŝima estas la plej orienta kaj post Jakuŝima laŭ areo la dua plej granda el la Osumi-insuloj. Ĝi situas proksimume 43 kilometrojn sude de la suda pinto de la duoninsulo Osumi en suda Kjuŝuo, aŭ 115 kilometrojn sude de Kagoŝima. La Jakuŝima-Markolo (屋久島海峡 [Yakushima Kaikyo], angle nomata Vincennes Strait) disigas ĝin de Jakuŝima.

La insulo estas de vulkana origino; tamen, kontraste la la najbara Jakuŝima, ĝi estas relative ebena, kun plej alta punkto de nur 282 metroj super la marnivelo. La insulo longas 57 kilometrojn kaj larĝas inter 5 ĝis 10 kilometroj. La klimato estas subtropika.